Antikvaj
chinaj medicinistoj trovis pli ol 660 akupunkturajn kaj moksajn
punktojn sur homa korpo. Pingla enpikado kaj kauterizo sur tiuj
punktoj povas veki ian reakcion de aliaj korpaj partoj au organoj
kaj naski kuracan efikon. Jen tradiciaj akupunktura kaj moksa terapioj
de Chinio nun aplikataj.
Surbaze
de la antikvaj akupunkturo kaj mokso aperis multaj novaj terapioj.
Ekzemple:
Elektrapingla
terapio: Enpikinte pinglon en certan korpan punkton, manipulanto
provizu la pinglan tenilon per konvena kurento. La kurenta tensio
kaj la elektriza tempo malsamas lau malsamaj malsanoj. La terapio
per elektrapingla au fizioterapia aparato estas sekura.
Likva
injektado: Injekti en certan korpan punkton certan dozon da fiziologia
salakvo au injekta akvo au kemia injektajho por intensigi la eksciton.
Ekzemple, injektado de 1-5 miligramoj da dolantino en certan korpan
punkton faras efikon egalan che injektado de kelkdek, ech cent miligramoj
da dolantino en alian muskolan parton.
Magneta
terapio: Fiksi per sparadrapo magnetajn platon au grajnojn al certa
korpa punkto. Tiu simpla kaj sekura terapio estas ghenerale aplikata
al kuracado de hipertensio, bronka astmo, reumatisma artrito kaj
aliaj.
Kapa
akupunkturo: Enpiki pli longan kaj pli dikan pinglon en certan punkton
de kapa hauto kaj rapide turni la enpikitan pinglon. Tiu terapio
kuracas malsanojn chefe de nerva sistemo. Sur la homa kapo trovighas
dekoj da punktoj, al kiuj oni povas fari tradician akupunkturon.
Elektravarma
mokso: Eksciti certajn korpajn punktojn per elektra varmo. Malsanoj
kuraceblaj per la tradicia mokso povas esti kuracataj per elektra
varma mokso.
Krome,
trovighas ankau enkarna pinglo-resta terapio, t.e. fiksi per sparadrapo
la pinglojn enpikitajn enkorpajn punktojn je 3-5 tagoj ghis unu
semajno, por fari longtempan eksciton. Ankau tiu terapio bone efikas.
Char
akupunkturo kaj mokso povas reguligi la organisman funkcion de homo
kaj forigi inflamon kaj doloron, ili povas kuraci multajn malsanojn.
Oni trovis, ke ili havas kuracan efikon sur pli ol 200 malsanoj
kaj pli bone sur ch. 100 malsanoj, inter kiuj trovighas bakteria
disenterio, kontagha hepatito, ftizo kaj aliaj kontaghaj malsanoj;
bronka astmo, hipertensio, stomaka doloro, diabeto, paraplegio,
dispepsio, enurezo kaj aliaj internaj kaj infanaj malsanoj; erizipelo,
hemoroidoj, uretra infektigho, rena koliko, polucio, impotenteco,
neurodermatito kaj aliaj kirurgiaj malsanoj kaj dermatozoj, neregula
menstruo, nenormala feta pozicio, funkcia utersangado, graveda vomado
kaj aliaj ginekologiaj malsanoj; miopeco, kolorblindeco, orela zumado,
akuta tonsilito, denta doloro kaj aliaj; kaj dronigho en akvo, sunfrapo,
shoko kaj aliaj.
La
Monda San-Organizo de UNO, lau klinika sperto, prezentis 40 malsanojn
kuraceblajn per akupunkturo kaj mokso, inter kiuj estas kronikaj
kaj bakteriaj akutaj malsanoj de la supra spira kanalo, bushkavo,
okulo, gastroentero, nerva sistemo, muskolo kaj osto.
La
nombron multe superas tiu de la malsanoj fakte kuraceblaj per akupunkturo
kaj mokso. Kompreneble, akupunkturo kaj mokso ne povas kuraci chiajn
malsanojn. Char ili ne faras malbonan efikon, oni povas senchese
esplori la kuraceblajn malsanojn kaj profundigi sian konon pri ili.
Revenu
|