Akupunkturo
kaj mokso faritaj al punktoj de homa korpo povas produkti sendolorigan
reakcion kaj kuracan efikon sur koncernaj partoj au organoj. Tra
kiu vojo akupunkturo kaj mokso produktas tian efikon? Lau la tradicia
china medicino, oni opinias, ke ili efikas pere de diversaj kanaletoj.
Lau
ghinluo-teorio, en la homa korpo dise trovighas multaj vertikalaj
trunkaj kanaletoj (ghing) kaj iliaj multaj branchoj (luo).
Ili interkrucighas en la tuta korpo kaj per tio kunligas histojn
de la internaj organoj, epidermon, kapon, trunkon kaj la membrojn.
Tial la ekscititaj sentoj de doloro, formikado, shveligho kaj pezo
kauzitaj de akupunkturo povas iri tra certaj kanaletoj kaj disetendighas.
La sentoj faritaj de akupunkturo kaj mokso che certaj korpaj punktoj
povas iri tra certaj kanaletoj, atingi koncernajn korpajn partojn
au organojn kaj produkti reakcion kaj kuracan efikon. Pro tio ghinluo-teorio
povas gvidi la akupunkturan kaj moksan terapiojn.
La
nunaj sciencaj laborantoj akceptis la vidpunkton de antikvaj chinaj
medicinistoj, faris profundan esploradon kaj konstatis la efikon
de akupunkturo kaj mokso pere de diversaj kanaletoj.
Ni
prenas kiel ekzemplon akupunkturan influon al la korbata rapideco.
Akupunkturo al la punkto nejguan kaj aliaj de kormalsanulo
kun tro rapida korbatado povas regule malrapidigi la korbatadon.
Kiam la koro batas tro malrapide, akupunkturo al samaj punktoj povas
rapidigi iom post iom la korbaton. En kuracado de kormalsano, tia
efiko helpas redukton de la kora troshargho, povas altigi koran
pulson kaj akceli resanighon de malsanulo. Enpiki en la punkton
zusanli kaj aliajn povas fortigi rektuman peristalton por
kuraci konstipon kaj ankau malfortigi peristalton de la rektumo
kaj dika intesto por kuraci lakson. La reguliga efiko de akupunkturo
estas konstatebla en kuracado de malsanoj de sistemoj digesta, spira,
sangocirkula, urina, nerva kaj endokrina.
Multaj
faktoj pruvis, ke akupunkturo povas kuraci malsanojn pro tio, ke
pingla pikado povas altigi imunecon de homa korpo. Ekz., se oni
enpikas en la punkton zusanli de kuniklo por 10 ghis 15 minutoj,
la totala nombro de ghiaj leukocitoj pliighas je ch. 40%, kaj 2-3-hora
pikado povas kreskigi la totalan nombron de ghiaj neutraj leukocitoj
je 60%. Post enpikado de la punktoj zusanli kaj hegu la kapablo
de leukocitoj por engluti orajn stafilokokojn levighis de 48.16%
al 71.25%.
Lau
klinika kaj laboratoria observado, akupunkturo povas forigi doloron
eble pro tio, ke la pingla pikado produktas sendolorigan substancon.
Oni kunligis sangajn angiojn de du hundoj kaj faris al unu akupunkturan
anestezon kaj al la alia operacion, tiam la lasta ne sentis doloron.
Malligite, tiu chi reakiris normalan senton.
|