Lau
statistiko de la Higiena Ministerio de Chinio, ghis la fino de 2000
pli ol 600 mil homoj infektighis je aides-viruso.
Vejna
sintoksado estas chefa vojo de disvastigho de aideso en Chinio.
En 2000 4.98% de la toksighemuloj infektighis je aideso (nur 0.04%
en 1995). Seksa kontaktigho kauzas, ke pli kaj pli multe da homoj
infektighis je aides-viruso. En 2000 aperis 419 kazoj, kiuj konsistigas
8.1% de la totala nombro de tiaj infektighintoj en la tuta jaro.
De 1985 ghis junio de 2001 tra la tuta lando estis 996 homoj, kiuj
infektighis je aides-viruso tra kanalo
de sango, t.e. 6% de la totala nombro en la sama periodo.
Disvastigho
de aideso vekis grandan atenton de la china registaro. Por ke la
nombro de infektighintoj je aides-viruso ne superu 1.5 milionojn
en 2010, la shtato asignos chiujare po 100 milionojn da juanoj por
preventi kaj kuraci tiun malsanon kaj asignos ankau apartan monsumon
por sangostacioj. La higiena departemento kaj koncernaj fakuloj
diris, ke aideso estas preventebla kaj ankau ghia levigho estas
bremsebla.
|