Li
Songtang estis kuracisto en la kamparo. Li vidis multajn maljunajn
malsanulojn, kiuj dolore suferis de korpa kaj spirita turmentado
pro la malsanoj. Li ekhavis la ideon fondi hospitalon, kiu
liveros helpon al maljunuloj mortontaj. En 1992 li fondis
Songtang-hospitalon, la unua hospico en Chinio.
La
hospitalo akceptas maljunulojn suferantajn apopleksion kaj
malfruperiodan kanceron. En chiu chambro estas lito disponata
de flegantino, kiu tagnokte servas. La flegantinoj estas junaj
kaj gajaj. Ili flegas la maljunulojn en iliaj lavado, razado,
manghado kaj neceseja afero. Ili masaghas la malsanulojn,
konversacias kun ili kaj distras ilin per rakontado kaj kantado.
Krom kuracistoj tie laboras ankau 10 psikologiaj doktoroj,
kiuj faras psikan kuracon al la malsanuloj. La malsanuloj
havas malsamajn karierojn, kvalitojn kaj kondichojn, sekve
ili havas malsamajn bezonojn. Do la doktoroj kuracas ilin
lau aparta maniero konfroma al chiu individuo.
La
principo de la hospitalo estas maksimume kontentigi la malsanulojn,
ke ili forlasu la homan mondon sen ajna bedauro. Familianoj
de la forpasintoj estas dankaj al la hospitalo. Iu maljunulo
forpasis, kaj liaj 4 filinoj skribis al Li Songtang: "Kiam
ni akompanis nian patron ghis lia lasta momento kaj vidis,
ke li foriris en paco, nia koro estis plena de danko. Ni amas
nian patron, sed ni estas okupitaj. Vi ne nur flegis nian
patron, sed ankau helpis nin. Ni esperas, ke pli multe da
malsanuloj povos trankvile fini sian vivon en via hospitalo."
Revenu
|