La
socio evoluas kaj la homoj sentas pli kaj pli grandan premon.
Oni ne havas sufichan tempon kaj energion por flegi malsanajn
familianojn. En la situacio de malsuficho de malsanulaj litoj
en la hospitaloj kaj la manko de tempo por familianoj flegi
malsanulojn, hospico estas bona elekto. Nun funkcias centoj
da hospicoj en Chinio kaj cent el ili estas kompare grandaj.
Sed bedaurinde granda parto de la hospicoj funkcias en malfacilo,
ke iuj fermighis nelonge post la fondigho, aliaj funkcias
kun financa malfacilo kaj triaj ech falis en deficiton. Kial?
Chinoj ne kutimighis al la vorto "hospico", char
oni tradukis ghin kiel "hospitalon por antaumorta flegado".
La chinoj ne shatas la vorton "antaumorta". "Antaumorta"?
Chu tio ne signifas malesperighon? Kruela vorto!
Enketo
montras, ke 70% de la maljunuloj preferas morti en sia hejmo.
Hospico estas hospitalo, sed ne hejmo. Malsanuloj senescepte
deziras prizorgadon kaj flegadon de la familianoj kaj parto
de ili havas la tradician ideologion, ke gefiloj devas flegi
kaj akompani ilin ghis ilia lasta momento. Do, se iu konfidas
sian maljunan patron au patrinon al hospico, li sentas premon
de la parencoj kaj amikoj, ke li ne estas bona filo.
Aliflanke,
gheneraldire hospicoj fondighis sur malforta ekonomia bazo,
kaj la pago estas malpli alta ol tiu por ordinaraj hospitaloj.
Prenu
la hospicon Songtang kiel ekzemplon. Antaue multaj el la pacientoj
estis shtatpagataj. Sed nun oni faras en Pekino medicinan
asekuron kaj la hospico Songtang ne estis enlistigita kiel
hospitalo por pacientoj alighintaj al medicina asekuro, do
preskau neniu el tiuj malsanuloj vizitis ghin. La direktoro
de la hospico falis en maltrankvilighon. En la lastaj jaroj
la hospico akiris malmulte da mondonaco.
Tial
hospicoj tre deziras helpon de la koncernaj departementoj
kaj filantropoj. Li Songtang diris, ke nia lando havas Espero-fonduson
(por helpi malrichajn geknabojn daurigi lernadon), do kial
oni ne establu maljunulan fonduson? Maljunuloj konsistigas
10.76% de la totala loghantaro de Pekino. Se chiu pekinano
donacas 1 juanon, oni povas kolekti dek milionojn da juanoj.
Kaj tiam Pekino havos sufichajn hospicojn. Nun ni jam establis
"Monkolektan Fakon por Hospica Servo de la China Maljunula
Fonduso". Li esperas, ke bonkoruloj donos helpon al la
afero de hospica servo.
Revenu
|