Chinoj bezonas hospican servon

Hospica servo, neevitebla temo

    Malgrau la malklara perspektivo de hospica servo, la koncepto de hospica servo vole nevole influas nin. Unue ghi enkondukis en ordinarajn hospitalojn la ideon de hospica servo. En 1988 la Medicina Instituto de Tianjin (unu el la plej grandaj urboj de Chinio, proksime de Pekino) fondis la Esploran Centron de Hospica Servo, la unuan en Chinio. Koncepto de psikologia prizorgo jam influis iujn medicinajn lernejojn. En la Chefurba Medicina Universitato oni starigis la fakultativan kurson de hospica servo. La kurso jam dauris 3 jarojn. Ankau en la Kunming-a Medicina Instituto oni establis en 1999 la kurson de hospica servo kaj regule invitas d-ron Ma Ke al lekcio, kiu iniciatis la hospican sekcion en la Tria Popola Hospitalo de Kunming.

    Li Songtang kaj iuj aliaj personoj ofte lekcias en universitatoj por helpi la studentojn starigi ghustan konon pri morto kaj la koncepton "bone trakti la vivon".

    Ankau entreprenistoj kaj flantropoj partoprenis en tiu afero. La Fonduso de Le Jiacheng (richa komercisto de Hongkong) establis en Shantou la unuan chinan ripozdomon por kanceruloj kaj intencis fondi ankorau 15 ripozdomojn kunlabore kun hospitaloj en diversaj lokoj de Chinio, inkl. 2 en Pekino, kaj unu el ili, sub la Pekina Kancerologia Hospitalo, eklaboris en majo de 2000.

    Disvolvighante la hospica servo penis sin konformigi al la socio kaj multaj hospitaloj malakcentis la vorton "antaumorta" kaj anstatauigis ghin per "prizorgo" k.s., dum ghia servo disvastighis al flegado al pacientoj de kronikaj malsanoj kaj kadukuloj.

    Post nelonge eble aperos la tendenco, ke multaj el ni preferas pasigi sian lastan tempon en hospico. Malaltigho de mortokvanto, longigho de la vivo kaj malaltigho de naskokvanto faros Chinion maljunula lando. 10% de la chinoj aghas pli ol 60 jarojn kaj tiu nombro kreskas en granda rapideco malofta en la mondo. La problemo montrighas pli serioza en grandaj urboj. Lau statistiko en la fino de 2000, 1.88 milionoj da pekinanoj, nome 14.6% de la totala loghantaro de Pekino, aghas pli ol 60 jarojn. Kaj 34% de tiuj homoj ne vivas kune kun siaj infanoj. Prognozo montras, ke post 40 jaroj Chinio eniros en la kulminan periodon de maljunigho de la socio.

 

Revenu