Pekina oficejo de AUH

    En la pekina oficejo de AUH la laborantoj el diversaj landoj streche laboras. Meze de la oficejo estas informejo pri urgha helpo. Tie la laborantoj sidas che telefonoj kaj komputeroj, kiuj interligas diversajn lokojn de la mondo. Ili estas pretaj servi al petantoj chiam ajn. Ili devas alparoli la telefoninton maksimume tri sekundojn post kiam la telefono eksonis. La kapablaj devas ne nur flue paroli plurajn lingvojn, sed ankau sufiche lerti en trakonekto kaj kunarangho kun rilataj organizoj kaj persone iri al la loko por akuratigi la helpon. Mi informighis de Cui Heping, konsilisto de la fako de publikaj rilatoj de AUH, ke la tieaj laborantoj, kiuj havas averaghan aghon de malpli ol 26 jaroj, chiuj sin montri, kapablaj kaj spertaj antau akcidentoj.

    En la 8-a de oktobro 1992 okazis krasho en Lanzhou, nordokcidenta Chinio. Informighinte pri tio, laboranto de AUH kontaktighis kun rilata departemento. 30 minutojn poste, jam pretis aviadilo Boeing 737. Poste, la laboranto, konsulino de Francio en Chinio, laboranto de la nacia turisma buroo de Chinio kaj kvar kuracistoj kune flugis al Lanzhou por savi la vunditojn. 40 horojn poste, la lastaj jam estis eskortitaj al Francio.

    Post tio, AUH invitis plej spertajn plastiistojn kaj kvarantenigistojn de Pekino al Lanzhou por la mortintoj. Lau la trajtoj donitaj de iliaj familianoj, laborantoj de AUH identigis la mortintojn post ripetfoja ekzameno. Je mencio pri tio la franca konsulino diris: "La aviadila akcidento estas malfelicha, tamen tio, kio okazis en Gansu, estas aparte kortusha."

    Alia grava parto de la pekina oficejo de AUH estas malgranda kuracejo, frekventata de multaj alilandanoj en Pekino. La tieaj kuracistoj el 18 landoj ne nur havas altan kurac-teknikon, sed ankau kreas al la kuracatoj agrablan atmosferon. Mi vidis, ke en la atendejo de la kuracejo iuj gaje babilas kaj aliaj foliumas sialandajn gazetojn; en la chambro kun radioaparato maljunuloj ekzamenitaj babilas kun kuracisto antau ol forlasi la chambron; en la stomatologia fako la dentistoj kuracas malsanulojn kun rideto kaj diras ion al ili. La tieaj kuracistoj estas chiam pretaj ankau por urgha savo.

    Cui Heping, kiu kontribuis por fondi la pekinan oficejon de AUH, diris, ke antaue estis la china registaro, kiu respondecis pri tia urghhelpa servo. Sed AUH, kun fakuloj, specialaj ekipajhoj, internaciaj retoj telekomunika kaj urghhelpa estas pli kompetenta kaj pli kapabla ol la urghhelpa tachmento provizore organizita de la registaro. Pro tio Chinio donas pli kaj pli grandan atenton al AUH. En la lastaj jaroj AUH estis plurfoje destinita kiel la unika urghhelpa organizo por internaciaj aktivadoj okazintaj en Chinio. Ghi sukcesis doni urghajn kaj efikajn servojn al la 43-a Monda Tablotenisa Championeca Konkurso, la 4-a Monda Konferenco de Virinoj, la 30-a Internacia Geologia Konferenco kaj aliaj gravaj aktivadoj.