La
homa biohorlogho ne estas sama kiel la ordinara horlogho.
Japanaj sciencistoj opinias, ke la peirodo de la homa biohorlogho
estas 24 horoj kaj 18 minutoj, dum tiu de iuj bestoj estas
23-26 horoj kaj tiu de plantoj -- 22-28 horoj.
La
sciencistoj opinias, ke oni povas klarigi tion surbaze de
la evoluismo de Darvino. Se birdoj ripozas rigore lau la horoj,
do matene, post kiam ili vekighas por serchi manghajhojn,
ili trovos, ke la insektoj sur arboj estis formanghitaj de
aliaj birdoj, kiuj atingis la arbaron pli frue.
Tial
la animaloj, kiuj rigore observas la biologian horloghon,
estos sufokitaj en la vivo kaj mortos pli frue.
Kial
do la malsinkroneco de la homa biohorlogho kaj ordinara horlogho
ne malordigas nian vivregulon, nek malfruigas nian chiutagan
ellitighon? La sciencistoj diris, ke lumoj senchese shanghas
la homan biohorloghon per siaj influoj sur la homaj hormona
nivelo kaj temperaturo.
Per
komputilo la sciencistoj faris eksperimenton pri imito de
evoluo de la biohorlogho. La eksperimeno pruvis, ke la periodo
de la biohorlogho, plej utila al konkurenco, estas proksimume
24 horoj, sed ne ekzakte.
|