Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Orbita kajuto de la Kosmoshipo
Shenzhou-4 iris 100 tagojn

    La 16-an de aprilo la Pekina Komand-rega Centro sub la Shtata Spaconaviga Buroo de Chinio informis, ke ghis la 15-a de aprilo la orbita kajuto de la Kosmoshipo Shenzhou-4 sekure iris 100 tagojn kaj 1700 fojojn chirkau la tero kaj akiris serion da sciencaj fruktoj en spaca eksperimentado.

    La kosmoshipo estis lanchita la 30-an de decembro, 2002, en la Satelit-lancha Centro, Jiuquan. La 5-an de januaro, 2003, regate de la Pekina Komand-rega Centro, la reira kajuto disighis disde la orbita kaj revenis al la tero lau la plano, sed la orbita kajuto daurigis sian flugadon en la spaco. Ghi sukcese faris monitoradon de spaca medio, telesensan observadon al la tero kaj ultrarughan esploron kaj akiris valorajn sciencajn donitajhojn.

    En la longa regado la centro plurfoje faris shanghon de la orbitoj kaj flugmanieroj kaj donis al la kajuto pli ol 300 donitajhojn kaj mil direktivojn, tiel ke ghi jam posedis la shlosilajn teknologiojn por longatempa regado de la kajuto.