|  
                    Lastatempe 
              la Automatiza Instituto de Akademio de Sciencoj de Chinio sukcesis 
              ellabori anti-SARS-an roboton. Ghi havas intelektan proprieton kaj 
              baldau estos uzata por SARS-kontaghitoj. 
                 
              La roboto, alta je 50 centimetroj, povas labori 3 horojn post shargo 
              kaj povas iri 2 metrojn en sekundo. Ghi konsistas el kamerao, fototelesenda 
              sistemo kaj ultrasona-ultrarugha teleregilo, kaj povas doni al manipulanto 
              foto-informojn de la medio, kie ghi laboras. La roboto povas ekzameni 
              SARS-kontaghitojn, transporti medikamentojn, manghajhojn kaj kuracajn 
              instrumentojn. Ghi ankau povas trakti diversajn objektojn kaj forjhetajhojn 
              en venenita medio, inspekti en nokto anstatau gardistoj, kaj konigi 
              diversajn eksterordinarajn fenomenojn al regadejo.  
              
             |