|  
                    
              Lastatempe la China Scienc-teknika Universitato (ChSTU) sukcese 
              elfaris sistemon pri la spac-medio de spacnavigilo, kiu instalighos 
              sur la kosmoshipo Shenzhou-5. La kosmoshipon kunportantan kosmonautojn 
              Chinio planas lanchi en tiu chi jaro. 
                Ghenerale 
              lancho, flugado kaj reveno de spacnavigilo bezonas konvenan spacon 
              kaj prognozo pri atmosfera denseco kaj situacio de jonosfero estas 
              utila por la sekura flugado de spacnavigilo kaj malhelpo de la spaca 
              influo al spacnavigilo. Nun la sistemo de ChSTU jam povas fari partan 
              prognozon kaj integrado de la tuta sistemo bezonas 2 jarojn.  
            
           |