|  
                   Respondeculo 
              de la oficejo de la kosmonautiko de Chinio diris, ke ghis nun Chinio 
              lanchis 5-foje kosmoshipon Shenzhou, kaj la unuaj 4 konsumis po 
              800 milionojn da juanoj, kaj la kvina, iom pli multe pro la homoportado, 
              tamen malpli ol miliardon da juanoj.  
                La 
              pago por la kosmonautiko estis sankciita de la registaro. Chinio 
              entreprenis kosmonautikon jam 10 jarojn kaj dum tiu tempo konsumis 
              18 miliardojn da juanoj. La mono estis uzita por du flankoj. La 
              unua estis por kosmoshipo, raketoj, elektronikaj ekipajhoj kaj aplikaj 
              ekipajhoj, kaj tiuj produktajhoj estis foruzitaj en la eksperimentado. 
              La dua estis uzita por diversaj fundamentaj ekipajhoj por fari homoportan 
              aparaton, ekzemple kosmonautika urbo, lanchejo de homoporta kosmoshipo 
              kaj ekipajhoj por prilaborado kaj mezurado. Tiuj teknologiaj fundamentaj 
              ekipajhoj konsumis chirkau 8 miliardojn da juanoj.  
              
           |