Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


La kosmoshipo Shenzhou projektita
kaj farita de Chinio mem

     Respondeculo de la china kosmonautika inghenierio diris, ke la kosmoshipo Shenzhou estis projektita kaj farita de Chinio mem kaj havas kompletan intelektan proprieton.

    Kosmoshipo estas granda sistema vorko kaj ghia stimula forto estas netaksebla. Ghi rigore provas ne nur krudajn materialojn kaj diversajn elementojn, sed ankau la organizan kaj administran nivelon de industriaj produktajhoj kaj grandaj vorkoj de Chinio. Esplorado pri la kosmoshipo Shenzhou dauris 10 jarojn kaj sukcesis post venko de multaj teknologiaj malfaciloj.

    Kompare kun la samspeculoj de aliaj landoj, la china kosmoshipo havas siajn proprajn karakterizajhojn: Unue, Chinio donis funkciojn al sia kosmoshipo per unu pasho, sed Usono kaj Rusio per pluraj. Ni sukcesis en tio surbaze de la sukcesoj de la antauirantoj. Due, la diametro de la china kosmoshipo estas 2.5 metroj, difinita lau la propra bezono, iom pli grada ol tiu de la rusa. En tia kajuto la kosmonauto sentas komfortecon. Trie, la projekto de la china kosmoshipo estis malsama al tiu de Rusio. La china kosmoshipo estis ne nur transportilo, sed ankau instrumento por scienca eksperimento, kaj revenante la kosmoshipo postlasis orbitan kajuton por daurigi sciencan eksperimenton. Kvare, la projektado de la china kosmoshipo estis farita en la lastaj jaroj, malplifrue ol tiu de la aliaj landoj. Tial la elektronika kaj rega teknologio estas multe pli progresa ol la samspeculoj de la aliaj landoj.