Respondeculo de la china kosmonautiko diris,
ke en la pasinteco Chinio lanchis 5 kosmoshipojn Shenzhou, proksimume
po unu en chiu jaro, kaj lanchos kosmoshipon Shenzhou-6 en la venontaj
1-2 jaroj.
En
la 16-a de oktobro de 2003 chinoj sukcesis en la lancho de la unua
homoporta kosmoshipo. Tio estas memorinda dato. La kosmoshipo Shenzhou-5
chirkauiris la teron 14 fojojn, kontentige plenumis diversajn sciencajn
eksperimentojn kaj sekure surterighis en la mezo de la Autonoma
Regiono de Interna Mongolio je la 6-a horo kaj 23 minutoj de la
16-a de oktobro. La kosmonauto estis sana.
Dum
la rondirado de la kosmoshipo la tera regadejo chiam tenis striktan
interkomunikadon kun la kosmonauto, telemezuris liajn korbatadon,
korpan temperaturon kaj sangopremon, kaj televidis liajn movadojn,
mienon kaj humoran shanghighon. Krome koncernaj laborantoj en la
tera regadejo kaj gvidantoj multfoje interparolis kun la kosmonauto.
La kosmonauto multe fotis la terglobon per dighita fotilo kaj faris
gravajn direktivajn aldonojn sub la instrukcio de la tera komandejo.
Oni
raportis, ke Chinio ankorau ne faris planon pri esplorado kaj lancho
de kosma aviadilo. Pri Shenzhou-6 oni ne menciis planon de eksterkajuta
irado.
|