Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


3 novaj celoj de la kosmonautika plano de Chinio

     En la 16-a de oktobro respondeculo de la kosmonautika departemento de Chinio montris en la gazetara konferenco, ke Chinio penos por atingi 3 celojn lau la "tripasha" disvolva strategio de kosmonautiko difinita de la china registaro antau 10 jaroj: sukcesigi eksterkajutan iradon, esplori kaj posedi la teknikon de rekunigho de spacaj flugmashinoj kaj starigi spacan eksperimentan stacion.

    La respondeculo diris, ke la sukcesa lancho de la kosmoshipo markis, ke Chinio ekposedis la fundamentan teknikon de homoporta kosmonautiko, plenumis kaj efektivigis la unuapashan planon kaj celon de la homoporta kosmonautiko, kaj faris sin la tria lando kaj la unua inter la disvolvighantaj landoj povanta memstare entrepreni la homoportan kosmonautikon.

    Atingo de la 3 celoj levos la homoportan teknikon de Chinio al pli alta nivelo kaj ebligos al Chinio fari kontribuon al la homaro en ghia ekspluato kaj paca utiligo de la spaco. En la supre menciitaj aktivadoj Chinio volontos kunlabori kun aliaj landoj surbaze de egalrajteco kaj reciproka utilo.