Je
15:20 de la 3-a de novembro Chinio 18-foje sukcese lanchis scienc-teknikan
eksperimentan sateliton per raketo Changzheng-2 D.
Tio
estas la 3-a lancho de Chinio en malpli ol 20 tagoj. En la 15-a
de oktobro Chinio sukcese lanchis la homportan kosmoshipon Shenzhou-5,
kaj en la 21-a de la sama monato ghi sukcese lanchis ankau la terrichfontan
sateliton faritan en kunlaboro kun Brazilo kaj malgrandan sateliton
Chuangxin-1. La chi-foje lanchita satelito estis projektita kaj
farita de Chinio mem. Kompare kun la antauaj reveneblaj satelitoj,
la chi-foja satelito multe plibonighis. La satelito restos en sia
orbito 18 tagojn kaj plenumos sciencan eksperimentadon, esploradon
de teritorio kaj desegnadon de mapo. La rezulto kaj informoj akiritaj
de la satelito estos utilaj por la chinaj sciencoj, tekniko, ekonomio
kaj socia disvolvigho.
|