|    
                
                
               La 
              19-a China Ekspedicio plenumis siajn taskojn en Antarkto kaj antau 
              nelonge revenis al Shanhajo per scienc-esplora shipo Xuelong.     La 
              nomita ekspedicio laboris mallonge en Antarkto, sed akiris abundon 
              da fruktoj. Chi-foje ghi boris la glacian breton Amery ghis la loko 
              301.6 metrojn profunda kaj akiris valoran glacian kernon. Krom tio 
              ghi atingis Grove-monton, je 500 km. for de la mezo de Antarkto 
              kaj tie trovis 4448 aerolitojn en la tagoj kun temperaturo de malpli 
              ol 30 gradoj sub la nulo kaj la unua en la mondo faris plenan mapon 
              de la monto.     La 
              ekspediciado dauris 4 monatojn kaj en tiu tempodauro la ekspedicio 
              dufoje spertis la provadon de 12-grada ventego kaj akiris serion 
              da valoraj donitajhoj en la scienca esplorado de Antarkto. Nun la 
              konstruo de la stacioj Granda Muro kaj Zhongshan jam suriris la 
              vojon komplete regulan kaj sciencan. Chio chi metis firman bazon 
              por ke Chinio farighu granda lando entreprenanta sciencan esploradon 
              de Antarkto.   |