La
cent biologo-informadikistoj de la Pekina Genologia Instituto plejparte
estas gejunuloj, kiuj antau nelonge diplomighis el universitatoj.
El tiu modesta privata instituto elkovighos centro de biologia teknologio.
La
estro de la instituto diris, ke liaj laborantoj malchifras chiutage
28 milionojn da genaj pecoj. Ekde la tago, kiam Chinio partoprenis
mezuradon kaj mapadon de homaj genoj, la instituto iom post iom
larghigis sian studkampon. Kunlabore kun danaj esploristoj ghi plenumis
bildon de porka geno, dume ghi esploras, kial azianoj pli facile
suferas de hepatito ol europanoj.
La
biologia teknologio alfrontas novan revolucion. Nun miloj da chinaj
sciencistoj sin okupas pri biologi-genologia teknologio en universitatoj,
institutoj kaj kompanioj. En 2001 la vendovaloro de la china biologia
industrio estis 2.4 miliardoj da usonaj dolaroj, 3-oble de la germana.
Nun Chinio estas la plej granda lando de produktado kaj eksporto
de antibiotikaj medikamentoj.Serchi
la genetikan kauzon de malsanoj estas grava problemo en biologia
esplorado. Krome, Chinio estas rigardata kiel movforto de disvolvo
de industriaj plantoj kun transformaj genoj. En 2015 la produktokvanto
de industriaj plantoj kun transforma genaro konsistigos 40% de la
totala produktokvanto kaj el ili la plej grava estas rizo kun transforma
genaro.
Sciencistoj,
studintaj en Usono kaj Europo, revenis en Chinion kaj multe kontribuis
al sia patrio. Nun per rimarkinda salajro kaj nelimigita esplorado
Chinio altiris al si multe da elmigrintaj studentoj.
La
china stato multe diferencas de tiu en Germanio kaj Usono. En esploro
pri genaro en Chinio ne kiel en multaj aliaj landoj estas kritika
publika opinio, kiu ofte malhelpas la esploradon, kaj chi-flanke
en Chinio preskau ne trovighas morala tabuo. Multaj ech hodiau ne
scias, kio estas geno. Chinaj sciencistoj ghenerale opinias, ke
chia esploro utila al prevento kaj kuraco de malsanoj estas morala.
La
gena fonto en Chinio estas richa. Tie oni rajtas studi la genojn
de la 56 nacioj. Char chinoj loghantaj en foraj provincoj daure
geedzighas inter proksimaj parencoj, tial serchi la genealogion
de iuj familioj estas facile.
Dank'
al tiuj kondichoj oni povas facile trovi genojn gravajn por malsanigho
kaj ghuste pro tio alilandaj esploristoj kaj iuj famaj kompanioj
direktas sin al Chinio por esplori pri biologio kaj entreprenado.
Medicinistoj de Harvard-Universitato de Usono iam kunlaboris kun
siaj kolegoj de la pekina instituto kaj trovis genetikan kauzon
de adipozo en la malricha Anhui-provinco.
|