Decembre
de 2001 usona semajna gazeto "Sciencoj" elektis dek gravajn
sciencajn atingojn, rikoltitajn en la sama jaro, en la tuta mondo.
(I)
Sukceso en esploro pri nano-komputilo
Sciencistoj
de Harvard-universitato faris el oro, karbono kaj aliaj materialoj
kalkulan cirkviton nevideblan per nudaj okuloj pro malgrandeco.
Chiu ghia detalo estas kalkulata per nano, kiu egalas miliardonon
de metro. Post tio sciencistoj faris samgrandajn transistoron kaj
diodon.
(II)
vivkodoj publikigitaj
En
chela kerno estas kromosomo, kiu konsistas el molekuloj de desoksiribonukleata
acido, kiuj entenas multe da materiaj strukturoj de baza grupo.
La tiel nomata baza grupo havas 4 specojn, t.e. A, T, G kaj C. La
miliardo da iliaj permutajhoj kaj kombinoj faris la vivkodaron de
la homaro. Lauplane oni devas antau chio koni tiun genaron. Sciencistoj
komencis tiun laboron jam en 1990 kaj plenumis fundamentan mezuradon
de la ordo de la baza grupo de la homa genaro junie de 2000. Februare
de 2001 oni publikigis la detalan rezulton. Kvankam la miliardo
da kodoj el la 4 specoj da bazaj grupoj estas vidataj de la homoj,
tamen ilia signifo ankorau estas ne klara kaj por ilin malchifri
oni bezonas tempon.
(III)
Enigmo de perdigho de la sunaj neutrinoj solvita
Lumigante
nian terglobon, la suno chiutage shutas neutrinojn al ghi. Chiun
sekundon dekoj da miliardoj da sunaj neutrinoj trairas chiun kvadratan
centimetron de la tersurfaco, tamen la rezulto de la eksperimento
estas miriga, char nur triono da neutrinoj atingis la terglobon.
Kie perdighis la aliaj 2 trionoj? Tiu problemo implikis sciencistojn
40 jarojn.
Antau
nelonge oni solvis la enigmon. Kvalite la neutrinoj estas ekstreme
malgrandaj kaj forte penetremaj senelektraj bazaj partikloj. Ili
havas tri specojn.
En
2001 sciencistoj konfirmis la antauan supozon: Fakte la neutrinoj
ne perdighis, sed transformighis en ¦Ì kaj ¦Ó,
forlasinte la sunon kaj tial ili evitis la observadon. Tio pruvis,
ke neutrinoj havas kvaliton.
(IV)
Plua malkovro de la origino de la vivo
Dum
longa tempo oni opiniis, ke ribonukleata acido partoprenas la biologian
komponon de proteino kaj transportas informojn kaj aminoacidon en
la cheloj, sed la ghisdata esploro montras, ke ghi havas pli kaj
pli multe da biologiaj kapabloj, kia bonordigo de aktiveco de iuj
enzimoj.
Sciencistoj
diris, ke ribonukleata acido povas silentigi la genojn, alivorte,
ghenerale ghi devas lau plano plenumi la instrukcion de desoksiribonukleata
acido, sed fakte ie ghi ne plenumis tion kaj ech pereigis la genojn.
La
pli kaj pli klara certigho pri ribonukleata acido supozeble estas
alia pasho sur la longa vojo solvi la enigmon de la origino de la
vivo.
(V)
Esploro pri novtipa superkonduktanto
La
rezistanco de superkonduktanto estas nula, kaj krom tio, la superkonduktanto
havas alian trajton, t.e. ghia magnetkampo chiam estas nula. Tio
kauzas forpushon de magnetaj linioj de forto kaj dank' al tio la
superkonduktantaj objektoj povas suspensii super magneta fero.
En
2001 usonaj sciencistoj miksis kloroformon kaj bromoformon kun molekuloj
de karbono-60, tiel ke la kriza temperaturo de la superkonduktanto
de molekuloj de karbono-60 levighis de 221¡ãC sub la
nulo al 156¡ãC sub la nulo.
Iutage,
se sciencistoj realigos la superkonduktantan staton de karbono-60
en la ordinara temperaturo, do la superkonduktanto de karbono-60
estos vaste aplikata, kia suspensia trajno.
(VI)
Kiamaniere cerbaj cheloj transdonas informojn?
Che
la naskigho en la cerbo de novnaskito estas maso da senordaj nervaj
cheloj. Kiam ghi malfermas la okulojn por rigardi la buntan mondon,
etendas manon por kapti objekton kaj audas vortojn de la patrino,
la nervaj vojoj en ghia cerbo komencas translokighi kaj post tio
fiksighas chiu en sia loko.
En
la 90-aj jaroj de la 20-a jc. sciencistoj trovis, ke 4 molekulaj
informoj transdonas al la akso de nervaj cheloj instrukcion "venu"
kaj "foriru", dum la sensivaj aparatoj komprenas tiujn
informojn. En 2001 oni malkovris, ke kiam la akso ricevis du malsamajn
molekulajn informojn, unu el ili ordonas haltigi kaj la alia daurigi
la iradon, la akso ech en tia okazo ne konfuzighas, ghi fermas unu
sensivan aparaton. Sciencistoj esploris ankau, kiamaniere la sensiva
aparato ricevas instrukcion kaj kiamaniere ghi transformas la instrukcion
en realan agon.
Dank'
al tiuj sukcesoj eble la homoj scias kiel ripari la nervan sistemon
de plenkreskuloj. La nervaj aksoj ne povas reproduktighi, se ili
estas rompitaj, tamen se ni povas ripari la informojn utilajn al
kresko de la aksoj, do ili povas rekreski sur la antaua loko.
(VII)
Homa aktivado kauzas varmighon de la terglobo
En
2001 la Internacia Komisiono pri Klimata Shanghigho unuafoje publikigis,
ke la homa aktivado estas unu el la gravaj kauzoj de varmigho de
la tuta terglobo en la pasintaj 50 jaroj. La tergloba varmigho estas
atmosfera malbonigho kauzita de karbona dioksido kaj aliaj forcejaj
gasoj.
La
homoj ellasas multe da karbona dioksido. Tio faris impreson, ke
la plimultighanta karbona dioksido kvazau vitra domo kovras surfacon
de la terglobo. La sunaj radioj trapenetras la atmosferon kaj varmigas
la teran surfacon, tamen la varmo ne povas disighi ekstere de la
atmosfero, tial okazas forceja efekto.
La
donitajhoj de la nomita komisiono montras, ke de post la industria
revolucio la kvanto de karbona dioksido entenata en la atmosfero
pliighis je kvarono, kio levis la averaghan temperaturon de la terglobo
je 0.6 gradoj C. en la pasintaj 100 jaroj. Tion ja ne povas kauzi
sole la natura shanghigho. Sen efikaj rimedoj la temperaturo povus
levighi je 1.4-5.8 gradoj C. en la venontaj 100 jaroj.
(VIII)
Usono malkovris gigantan "ujon" sorbi karbonan dioksidon
Fine
de la 70-aj jaroj usonaj sciencistoj diris, ke la arbaroj ellasas
pli da karbona dioksido, dum ili sorbas nur malmulte da ghi, sed
en 1990 sciencisto de la Usona Aviada kaj Kosmonautika Buroo publikigis
tute kontrauan opinion, ke la arbaroj sorbas karbonon.
La
du opinioj estas tute malsamaj. En 2000 chinaj sciencistoj faris
kalkulon kaj venis al la konkludo, ke en Chinio la arbaroj sorbas
karbonan elementon.
En
2001 usonaj sciencistoj trovis, ke en Usono estas giganta "ujo"
sorbi karbonon. Sur vasta tero kreskas vegetaloj, kiuj povas sorbi
la superfluan karbonan dioksidon el la atmosfero kaj la kvanto de
la ensorbita gaso estas trione kiom la totala kvanto de la gasoj
ellasitaj de la usonaj forcejoj.
(IX)
Novaj medikamentoj kontrau leukemio
En
2001 sciencistoj elfaris novan medikamenton Gliveko kontrau leukemio,
kiu jam trapasis klinikan provadon al 75 mil leukemiuloj de 30 landoj.
En
la kanceraj cheloj de la leukemiuloj trovighas du specoj da genoj,
kiuj povas produkti enzimojn utilajn al rapidega kresko de la kanceraj
cheloj, tamen Gliveko povas malhelpi ilian enzimighon.
(X)
La kvina formo de materioj
Ghenerale
en la naturo la materioj havas nur tri formojn, t.e. solida, likva
kaj gasa. Kiam oni daure varmigas gason, ghi ricevas sian kvaran
formon, t.e. plasman formon. Tiam la elektronoj sin liberigis el
la kateno de nukleo kaj libere movighas en la gaso.
Se
oni mallevas la temperaturon ghis absoluta nul grado, t.e. -273
gradoj C, tiam la atomoj fundamente kvietighas, kaj aperas la kvina
formo de la materioj. Sciencistoj Bose kaj Einstein anticipe diris
pri tio, tial ghi nomighas ankau Bose-Einstein-kondenso.
En
1995 sciencistoj realigis tiun formon. En 2001 du francaj esplor-grupoj
atingis novajn sukcesojn en tiuflanka scienc-esplorado.
|