En
la 14-a de augusto produktighis la unua magnet-suspensia trajno
projektita de Chinio mem. La sukceso montris ke Chinio kapablas
produkti trajnojn surterajn, subterajn kaj magnet-suspensiajn.
La
magnet-suspensia trajno funkcias dank'al forto de altiro de elektromagneto,
kiu kauzas suspensiecon de 8-10 milimetroj super la reloj. La rapideco
de la trajno atingas 60, ech 100 kilometrojn hore.
La
magnet-suspensia trajno havas longecon de 11.2 metroj kaj larghecon
de 2.6 metroj, kun 28 sidlokoj. La karoserio de la trajno estas
tegita per platoj de aluminia alojo, kies pezo estas malgranda.
Pro manko de frotforto la trajno havas avantaghojn de komforto,
malgranda bruo kaj senpolucieco.
Post
ekzameno la trajno transdonighos al trafiko.
|