En
la 1-a de februaro de 2002, profesoro Wang Xuan, membro de la China
Akademio de Sciencoj kaj la China Akademio de Inghenierio, akceptis
el la mano de la china prezidanto Jiang Zemin la Plej Altan Scienca-teknologian
Premion de 2001 de Chinio.
Dum
longa tempo Wang Xuan sin okupis pri komputora traktado de lingvo,
grafiko kaj bildo. Aplikante sian inventon de lasera fotokomposta
sistemo de la hana lingvo, Wang Xuan formis sian industrion. Lia
invento anstatauis la tipografion kaj multe progresigis la gazetaron
kaj presadon de Chinio.
Plej
felicha favorato el la samtempuloj
En
1954, kiam Wang Xuan estis 17-jara, li adiauis siajn gepatrojn kaj
venis de Shanhajo al la Pekina Universitato. En la mondfama Pekina
Universitato kolektighis multaj eminentaj profesoroj kaj elstaraj
studentoj venintaj de diversaj lokoj de Chinio. Chi tiuj lernis
en la fakultatoj de matematiko, fiziko, kemio k.a. La tiama direktoro
s-ro Ma Yinchu tre akcentis fundamentajn kursojn kaj metis famajn
profesorojn sur katedron de la fundamentaj kursoj. Wang Xuan multe
rikoltis en tio kaj bone memoras la instruojn de la instruistoj.
Li diris: "Unuaklasa profesoro Jiang Zehan, unu el la plej
fruaj membroj de la China Akademio de Sciencoj, instruis al ni analizan
geometrion; profesoro Cheng Minde, kiu instruis al ni matematikan
analizon, poste estis elektita membro de la China Akademio de Sciencoj;
profesoro Ding Shisun, kiu instruis al ni superan algebron, poste
funkciis kiel direktoro de la Pekina Universitato. Ili fundamentis
por mi firman matematikan bazon. Tio ludis decidan rolon en mia
scienca esplorado."
Influate
de la densa akademia etoso kaj tiu de la homa kulturo, Wang Xuan
ekstartis je alta nivelo. Li ofte diris, ke li estas la plej felicha
favorato el la samtempuloj.
Pioniro
Post
1980 Wang Xuan prezidis la esploradon kaj disvolvon de la lasera
fotokomposta sistemo kaj elektronika eldona sistemo de la hana lingvo
de Chinio. En 1985 li kaj liaj kolegoj kreive elfaris la kvarageneracian
fotokompostan sistemon. Por solvi la malfacilojn de la hana lingvo,
li inventis lau ghiaj karakterizajhoj kompaktigan teknologion de
informoj de alta precizeco kaj rapid-restarigan metodon, la unua
projektis la respondan specialan chipon, la unua aplikis la metodon
de priskribado de strekoj de ideogramoj de la hana lingvo per superregata
informo, kaj akiris la respondajn inventajn patentojn en Europo
kaj Chinio. La industriigo kaj apliko de tiuj sukcesoj malfermis
tute novan epokon de presado de la hana lingvo, estigis teknologian
revolucion al la gazetaro kaj presado de Chinio, ghisfunde reformis
la tipografian presarton daurantan centon da jaroj. Wang Xuan estis
honorata kiel pioniro de la presa revolucio.
Poste
la elektronikaj eldonaj sistemoj de Huaguang kaj Fangzhen elpensitaj
sub la gvido de Wang Xuan okupis 99% de la gazetara merkato kaj
90% de la libro-eldonado (nigra-blanka) kaj ech 80% de la merkato
de la chinlingva gazetaro ekster Chinio.
Samtempe
li iniciatis kaj gvidis unu post alia la grandekranan enpaghigan
sistemon de gazeto, la koloran fotokompostan sistemon de la china
lingvo, longdistancan transigon de paghoj kaj administran sistemon
de novajho-redaktado. Tiuj sukcesoj estis mondnivelaj kaj estis
rapide aplikata, kio pushis la gazetan teknologion kaj aplikan nivelon
de Chinio al avangarda vico de la mondo.
10
revoj
Chi-jare Wang Xuan aghas 65 jarojn. Li diris: "Mi havas 10
revojn. 5 el ili realighis kaj la restantaj 5 bezonas kunan penadon
de mi kaj junuloj. Kaj la alia deziro estas porti sur la merkaton
de evoluintaj landoj produktajhojn de alta kaj nova teknologio kun
la china memstara intelekta proprieto. Ni estas penantaj por tio."
Liaj
dek revoj estis firme kunligitaj kun la afero, por kiu li batalis
dekojn da jaroj: disvolvi laseran fotokompostadon por adiaui plumbon
kaj fajron; disvolvi longdistancan transigon de paghoj surbaze de
pagha priskriba lingvo kaj adiaui gazetan telefakson; disvolvi malfermitan
tablan eldonan sistemon kaj adiaui la tradician elektronikan kolordiferencigan
mashinon; disvolvi jhurnalisman serchosistemon kaj adiaui plumon
kaj paperon; disvolvi eksterlandan merkaton de chinlingva eldona
sistemo. La supre menciitaj 5 revoj jam realighis. Kaj li estas
penanta realigi la aliajn 5 revojn: disvolvi rektan laseran paghigon
por anstatauigi filmon; disvolvi merkaton de japanlingva eldona
sistemo; porti en la anglalingvan kaj europlingvan merkaton la kradtraktilon
por eldona sistemo; sin disvolvi en radiodisaudigo kaj televizio;
disvolvighi de eldona sistemo de mapo al geografia informadiko.
|