Nun
oni jam rekonis la grandan ekonomian valoron de transgenitaj manghajhoj,
kaj la tekniko de transgenado estas vaste aplikata, sed sciencistoj
multe zorgas pri la demando, chu transgenitaj manghajhoj damaghos
la sanon de la homoj, chu tio havos latentan minacon.
Transgenado
de manghajhoj estas transformado de agrikulturajhoj per genoinghenierio,
nome inokuli al planto specialan genopecon, eble tiun de viruso,
animalo au vegetalo. Ghia supereco estas grandigi la povon de vegetaloj
kontrau bakterio, insekto kaj malsano, altigi la nutrecon kaj kvaliton
de manghajhoj, kaj malaltigi memkoston de manghajhoj. Nun la plej
oftaj transgenitaj manghajhoj estas sojfabo, maizo, tomato kaj terpomo.
En 1994 tomato, kies maturigho estas malpli frua kaj fresheco longe
konservebla, aperis en Usono. Tio estis precedenco de varigho de
transgenita manghajho. Post tio la tekniko disvolvighis en mirinda
rapideco. Nun sur la usona merkato oni nombras pli ol 4000 specojn
da manghajhoj, kiuj havas iajn rilatojn kun transgenitaj agrikulturajhoj.
Sed en Chinio oni nombris nur kelkajn specojn.
Kvankam
transgenitaj manghajhoj havas tre altan ekonomian valoron, tamen
oni zorgas pri tio: Chu tia manghajho damaghos la sanon de la homoj?
Doktoro Qu Lijia de la Bioscienca Instituto sub la Pekina Universitato
opinias, ke la nunaj transgenitaj manghajhoj devenas chefe de transgenitaj
agrikulturajhoj. Viruso damaghanta tomaton kaj dolchan kapsikon
konsistas el genetika substanco kaj proteina eksterajho. Damaghante
agrikulturajhon, viruso unue demetas la eksterajhon por libere reproduktighi
en la cheloj kaj detrui ilin. Kiam la geno de la virusa eksterajho
estas inokulita al vegetalo, aperas en la cheloj de la vegetalo
multaj tiaj eksterajhoj, sed ili ne havas genetikan substancon ene,
tio ne damaghas la vegetalon, do ghi havas imunecon kontrau viruso.
Oni
povas vidi sur tomato flavajn makulojn. Fakte en chiu tia makulo
vivas pli ol cent milionoj da vegetalaj virusoj. Chiutage ni englutas
tiajn virusojn, sed tio ne damaghas homon. Tial la eksterajho de
vegetala viruso estas nenio alia ol proteino, kiu metabolas en la
digesta sistemo de homoj. Ni devas kompreni, ke neniu manghajho
estas absolute sekura, ke chiu manghajho havas dangheron. Ekzemple
malgranda parto el ni ne povas manghi rizon, char en rizo estas
anafilaksia kruda proteino. Tia flanka efiko venas de manghajho
mem, sed ne de la tekniko de transgenado.
Nun
en la mondo estas 45 milionoj da hektaroj da tero por transgenitaj
agrikulturajhoj, sed oni ne trovas konvinkan atestajhon por certigi,
ke tiu tekniko damaghas homon au medion. Transgenita vegetalo aperis
antau 17 jaroj, kaj oni komencis manghi tiajn manghajhojn antau
8 jaroj, kaj ne okazis akcidento pro tia manghajho. Sed tio ne povas
certigi, ke transgenita manghajho ne havas flankan efikon, char
ni povos fari pli bonan vegetalon per la tekniko de genotransigo,
ni certe povos fari ankau venenan vegetalon per la sama tekniko.
Tio similas al apliko de nuklea tekniko. Maldeca apliko de nuklea
tekniko terure damaghis homojn, kaj la homoj penadis multajn jarojn
kaj fine ellaboris serion da metodoj por superrego de nuklea tekniko.
Tial nun la homaro povas bone profiti de la nuklea tekniko kaj maksimume
moderigi la damaghon de la nuklea tekniko al la homaro. Tial pri
la moderna biotekniko oni devas ellabori sekurigajn rimedojn same
kiel pri la nuklea tekniko.
Nun
Chinio kulturas transgenitajn agrikulturajhojn sur centoj da miloj
da hektaroj, malpli multe ol Usono, Argentino kaj Kanado. Frue en
1993 la Scienca kaj Teknologia Ministerio de Chinio jam ellaboris
"Sekurajn Administrajn Regulojn por Genoinghenierio",
kaj en 1996 la Agrikultura Ministerio de Chinio ellaboris konkretajn
metodojn. Kulturado de kontrauvirusa tabako kaj kontrauinsekta kotono
havas plej vastan areon inter la samspeculoj, dum transgenitaj manghajhoj
okupas nur malmultajn procentojn. Ghis nun la china registaro sankciis
varighon de 6 specoj da transgenitaj vegetaloj. Inter ili estas
kontrauvirusaj dolcha kapsiko kaj tomato kaj malfrue maturighanta
tomato. Antau varigho de transgenitaj manghajhoj, oni analizas ilian
venenan efikon kaj nutras per tia manghajho beston 30 tagojn, ghis
kiam la rezulto de eksperimento pruvas, ke la transgenita manghajho
havas nenian flankan efikon sur la bestoj. Oni anoncis, ke ghis
nun la transgenitaj manghajhoj de Chinio estas sekuraj.
|