APEK-foiro
de Elektronika Komerco okazos en la 24-28-a de aprilo de 2003 en
la chemara urbo Yantai de Shandong-provinco, orienta Chinio. En
la 19-a de augusto la Ministerio de Ekstera Komerco kaj Ekonomia
Kunlaboro de Chinio, la Organiza Komitato de la foiro k.a. okazigis
gazetaran konferencon en Pekino.
La
temo de la foiro estas "Elektronika komerco kaj ekonomia tutmondigho",
kaj ghia celo estas prezenti novajn produktajhojn de informadiko
kaj formon de elektronika komerco, akceli investadon kaj kunlaboron
en elektronika komerco, studi novan metodon de elektronika komerco,
altigi kapablon de mez- kaj malgrandaj entreprenoj por disvolvi
produktajhojn de elektronika komerco kaj ilian kapablon en ekonomia
tutmondigho kaj antauenpushi la ekomonian kreskon kaj komunan prosperon
en la Azi-Pacifika Regiono.
La
foiro enhavas altrangan forumon de APEK pri elektronika komerco,
urbestran forumon de elektronika registaro, duflankan kaj plurflankan
intertraktadojn pri kunlaboro kaj investado por elektronika-komerca
tekniko kaj ekspozicion pri elektronika-komerca tekniko kaj produktajhoj.
Altranga
forumo de APEK pri elektronika komerco: en tiu forumo altranguloj
de registaraj institucioj, entreprenoj kaj perantaj institucioj
faros paroladon pri politiko de elektronika komerco kaj ghiaj legha
cirkonstanco, sekuro kaj disvolva direkto, elektronizo de entrepreno,
rilatoj inter la elektronika komerco kaj tradicia komerco, dighita
telekomunikado, disvolva direkto pri elektroniko kaj kunlaboro en
tekniko.
Urbestra
forumo de elektronika registaro: urbestroj de registaroj de APEK-membroj
estos invititaj al parolado pri dighita registaro kaj dighita urbo.
Intertraktado
pri investado kaj kunlaborado: Oni faros duflankan au plurflankan
intertraktadon kaj amikan kunvenon, kiuj prezentos oportunan interkomunikadon
kaj akcelos kunlaboron.
Ekspozicio
de tekniko kaj produktajhoj de elektronika komerco: en la ekspozicio
oni aranghos 800 internacie normajn ekspoziciajn standojn en APEK-ana
salono, entreprena salono kaj serva salono. Oni montros aplikan
teknikon kaj produktajhojn pri elektronika komerco, softvarojn,
teknikon pri intershangho de elektronikaj donitajhoj, produktajojn
kaj teknikon pri reto, multa medio, integro, kolektado kaj traktado
de informoj, sekuro de informoj kaj normigado kaj dighitajn hejmajn
elektrajn apartojn.
Yantai
estas unu el la 14 unue malfermitaj chemaraj urboj de Chinio, kun
6458 mil loghantoj kaj areo 13.7 mil kvadrataj km.
|