Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Oazigi sala-alkalan teron

    Lastatempe chinaj sciencistoj klonis shlosilan saloeltenan genon el halofito kaj greftis ghin en plurajn specojn da vegetaloj. La trovo espereble oazigos sala-alkalan teron konsistigantan kvaronon de la totala tero de la terglobo.

    Profesoroj Zhao Yanxiu kaj Zhang Hui de la Normala Universitato de Shandong-provinco de Chinio gvidis la esploradon de la temo kaj trovis tiun genon post determino de 1755 vicoj da genoj de halofito. Specialistoj ekspertizis la rezulton kaj la Shtata Patenta Buroo de Chinio konfirmis la sukceson.

    Halofito estas ordinara vegetalo sur sala-alkala tero de Chinio. Ghi povas elteni entenon de salo je 3% kaj kreski en marakvo. Sur sala-alkala tero ghi povas kreski ghis 1 metro kaj sur marbordo 30 cm. Esplorantoj inokulis tiun genon en arabidopson (arabidopsis) kaj faris eksperimenton: akvumate de akvo kun duono da marakvo, ghi povas plenumi la vivhistorion, kaj en vazo sen akvumo dum 15 tagoj ghi ankorau vivas kaj post akvumo ghi ankorau povas kreski kaj doni frukton. Sed alia arabidopso, en kiun oni ne inokulis genon, mortis. Lau materialoj publikigitaj, la saloeltena kapablo de vegetalo kun geno kulturita de ili estas plej granda.

    Nun la frukto estis vaste aplikata kaj oni jam elkulturis transgenitajn vegetalidojn povantajn kreski sur sala-alkala tero.

    Sala-alkala tero konsistigas kvaronon de la tuta tero de la terglobo. En Chinio sala-alkala tero kovras 33 milionojn da hektaroj. Specialistoj opinias, ke la trovo havas tre vastan perspektivon por aplikado.