Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Senpolua elektra automobilo de Chinio

    Antau nelonge Politekniko Huazhong de Chinio elfaris novtipan senpoluan elektran automobilon. La automata rapidumado, malgranda bruo kaj longa postveturado karakterizas la automobilon.

    Problemo de mediprotektado kaj energio kauzita de grandkvanta konsumo de petrolo por autoj farighis grava faktoro katenanta la daurigeblan disvolvon de la mondo. En la trafikado de Chinio 70% de la konsumata fuelo estas petrolo, kaj elektro konsistigas nur kvinonon. Lau takso de la progreso de la nuna autofabrikado, Chinio importos 100 milionojn da tunoj da petrolo en 2005, kaj Chinio vizaghos grandan premon de fuela sekureco kaj poluon pro vostogaso kaj bruo. Elektra automobilo shparas energion, ellasas malmulte au ech neniom da gaso, kaj pro tio ghi estas ideala solvo de la problemo de fuelo kaj mediprotektado.

    La elektra automobilo aplikas dighitan altkvalitan regadan teknikon sinkronan al la avangarda nivelo de la mondo kaj estas supera en kvalito kaj tauga en prezo. Ghia energio estas el altkvalita akumulatoro de litia jono. Ghia transmisia sistemo havas transmisian keston anstatau kluchilo, dank' al kio oni ne bezonas permanan rapidumadon. La automobilo havas bremsan sistemon per reprenita elektropovo de motoro kaj mekanikan bremsan sistemon, kaj energio de unufoja shargo taugas por veturado de 250 kilometroj. La automobilo povas veturi sur diversaj vojoj.