Liu
Dongsheng estas mondfama geologo, membro de la China Akademio de
Sciencoj. Nun li estas 84-jara. Malgrau sia granda agho li laboras
por bone utiligi la Leusan Altebenajhon de Chinio. Li kreis novan
metodon por koni la geologian kaj klimatan shanghighon per leusa
sedimento kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. Pro tio li ricevis
"Premion de mediaj fruktoj Tylers"
Tio
estas internacia premio kune kreita de usona sciencisto Tyler kaj
lia edzino en 1973. La premio, prizorgata de la Universitato de
Suda Kalifornio de Usono, estas donata al sciencistoj, kiuj faris
gravan kontribuon al malkovro au solvo de mediaj problemoj en la
monda skalo. Ekde 1974 la premio estas donata chiujare. Nun ghi
estas rigardata kiel la plej alta honoro en la kampo de la media
scienco de la mondo.
Posttagmeze
de la 12-a de aprilo, 2002, en halo de la Universitato de Suda Kalifornio
Liu Dongsheng ricevis la medalon kun portretoj de Tyler kaj lia
edzino.
Kiel
veterana geologo, Liu Dongsheng sin dedichis al tiu afero ja pro
hazardo.
En
1954, la 37-jara Liu Dongsheng unuafoje partoprenis en la ekspedicio
al la Leusa Altebenajho kaj de tiam li profunde amis tiun esploradon.
Somere
de tiu jaro la ekspedicia tachmento el paleontologoj, geologoj kaj
aliaj fakuloj atingis Huixing-urbeton de Henan-provinco. Vespere
en la seka urbeto subite falis pluvo kaj la aero farighis fresha.
Membroj de la tachmento eldomighis promenadi. Ankau Liu sekvis ilin.
Subite Liu trovis, ke ne malproksime brilas samnivelaj bonordaj
lampoj. La loko estis malgranda kaj ne estis etaghdomo, sed kio
tio estis? Por cerbumi pri tio Liu sendormis la tutan nokton. En
la sekvanta tago li ellitighis frue kaj direktis sin al la direkto
de la lampoj.
Efektive
la lumo vidita de Liu vespere elighis el kaverndomoj de loghantoj.
Chi tie la kaverndomoj aspektis same kiel etaghdomoj en la urboj.
En la sama loko estis pluraj etaghoj. La diferenco estis nur en
tio, ke la tegmento estas el rugha tero kaj la subaj -- kalkecaj
tavoloj (sedimentoj). La loghantoj konstruis plafonon ankau el tiu
sedimento. Liu Dongsheng estis mirigita, ke la sedimento povas etendighi
tre foren, la trietagha domo senescepte havas plafonon el sedimento,
murojn el leuso kaj plankon el rugha tero. Tiu strukturo forte interesis
paleontologon Liu Dongsheng. Reveninte la tranoktejon, li tuj demandis
grundologon Zhu Xianmo, alian membron de la China Akademio de Sciencoj.
Zhu diris al li, ke la antaue nomita rugha tero apartenas al paleogrundo.
Reveninte
sian instituton, Liu tuj komencis studi pri leuso. En la sekvanta
jaro li konkludis, ke la china leuso havas historion de 2.5 milionoj
da jaroj. Li faris rezonadon lau sia esplor-metodo kaj opiniis,
ke antau 2.5 milionoj da jaroj sur tiu Leusa Altebenajho estis bela
stepo. Sed la chielo detruis la belan pejzaghon. Sabloshtormoj unu
post alia portis tien sablon el Mez-Azio kaj Gobio. Komence la herboj
sur la stepo povis haltigi iom da polvo, kiu sedimentighis jaron
post jaron. En chiu jarcento la leuso levighis je unu cm. De tiam
forpasis 2.5 milionoj da jaroj kaj la leuso jam farighis 250 metrojn
dika.
Nun
estas 3 libroj pri la natura historio de la terglobo, t.e. pri sedimento
en profunda maro, glacia kerno en polusoj kaj leuso. En la lastaj
jaroj chinaj geologoj 6-foje sukcesis en grandskala malchifro de
la sekreto de la Leusa Altebenajho. S-ro Yang Zhongjian, instruisto
de Liu Dongsheng, jam en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento faris
konkludon, ke la Leusa Altebenajho havas historion de pli ol 100
mil jaroj kaj en la 50-aj jaroj Liu konkludis, ke ghia historio
estas 2.5-milionjara. Kaj post tio Ding Zhongli, lernanto de Liu
Dongsheng, konkludis, ke ghia historio dauris jam 6 milionojn da
jaroj. La 14-an de marto, 2002, Guo Zhengtang, alia lernanto de
Liu Dongsheng, faris konkludon, ke ghi aperis antau 22 milionoj
da jaroj. "Nun chinoj generacio post generacio legas libron
pri la Leusa Altebenajho kun la deziro trovi la historion kaj leghon
pri media kaj klimata shanghigho de Chinio kaj la tuta mondo,"
diris Liu Dongsheng.
Fakte
la esplor-grupo gvidata de Liu Dongsheng faris pli multe ol ili
deziris. Ilia esploro pri la leusa ordo ne nur profundigis ilian
konon, ke la regulo de sudorient-azia musono shanghighas lau tempopaso,
sed ankau ludis shlosilan rolon por scii la kauzon de Keshan-malsano.
Sur la Leusa Altebenajho miloj da chinoj suferis de miokardia malsano,
kiu poste kauzas kardian prostracion. La malsano implikis chinajn
medicinistojn dekojn da jaroj. La esplor-grupo gvidata de Liu trovis,
ke manko de iuj mikroelementoj en la tieaj akvo kaj tero estas vera
kauzo de tiu malsano. Nun oni povas kuraci tiun malsanon per aldono
de seleno kaj aliaj al manghajhoj. Tiuj trovoj savis milojn da homoj.
Liu
Dongsheng kaj liaj kolegoj esploris flauron kaj restauron de la
media geologio kaj helpis iujn kamparanojn en altigo de la totala
media kvalito pere de scienca uzado de la nuna tero kaj tial ili
faris grandan kontribuon al solvo de la mediaj problemoj de Chinio.
|