Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


China-Usona Nanoteknologia Centro
fondita en Pekino

    La 20-an de novembro en Pekino naskighis la China Nanoteknologia Esplora Centro Veeco kunlabore de la China Akademio de Sciencoj kaj Usona Limigita Kompanio de Instrumentoj Veeco.

    La centro kunlaboros kun la Kemia Instituto sub la China Akademio de Sciencoj, engaghos chinajn sciencistojn kaj inghenierojn kaj liveros al ili instalajhojn de la usona kompanio Veeco.

    La usona kompanio Veeco liveros al la centro atomfortan mikroskopon, tunel-skanan mikroskopon kaj aliajn instrumentojn, kapablajn distingi apartan atomon.

    Nun en Chinio 300 entreprenoj kaj 7 mil sciencistoj sin okupas pri esploro de nanoteknologio. La china registaro jam asignis 2 miliardojn da juanoj por esplori tiun teknologion en la venontaj 5 jaroj kaj ankau la lokaj registaroj decidis elspezi 3 miliardojn da juanoj por tiu teknologio. La Scienc-Teknologia Ministerio de Chinio planas fondi shtatnivelan nanobazon kaj esplorcentron, kaj la China Nanoteknologia Esplora Centro Veeco estas nur parto de ghi. La plano ampleksas kolekti sciencistojn, protekti proprieton de intelekto en la nanokampo, kuraghigi kaj disvolvi internacian kunlaboron.