Lastatempe
sciencistoj de la China Geno-esplora Centro sukcese plenumis mezuron
kaj ekzamenon de internacia rizgena grupo n-ro 4. Tio estas la plej
granda programo en ordo-mezuro kaj ordo-ekzameno de kromosomo.
Rizo
estas unu el la gravaj grenplantoj, kies geno estas plej malgranda
en genogrupo kaj vaste elektita kiel modela kreskajho. Se oni bone
konas la ordon kaj funkcion de la rizgeno, oni povas altigi la kvaliton
kaj kvanton de la rizo kaj donas gravajn informojn por rilataj plantoj.
En 1998 la internacia mezuro kaj ekzameno de 12 kromosomoj estis
lanchitaj, kaj Chinio respondecis por la mezuro kaj ekzameno de
tiu n-ro 4, unu el la plej grandaj scienc-teknika programo de Chinio
por investo. La sukceso de n-ro 4 helpos koni genogrupon de tritiko,
maizo kaj aliaj plantoj kaj meti bonan bazon por produkti pli bonan
rizon altproduktan, altkvalitan kaj imunan kontrau malsanoj kaj
insektoj. La sukceso montras, ke Chinio certagrade kontribuis al
internacia rizgena ekzameno kaj multe progresis en la monda bioscienco.
|