En
2000 la china registaro fondis shtatan superan scienc-teknikan premion
por honori sciencistojn, kiuj faris gravajn kontribuojn. Lau difino
chiu premiito ricevas 5 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas unu
usonan dolaron). Tiujare unu el la premiitoj estis s-ro Wu Wenjun,
83-jara membro de la China Akademio de Sciencoj.
"Tertremo
de topologio"
Wu Wenju estas naturdotita talentulo por matematiko.
En
1940 li finis sian studentan vivon en la matematika fakultato de
Jiaotong-universitato de Shanhajo kaj tiujare li konatighis kun
Chen Xingshen, fama china matematikisto. Ne longe antau tio internacie
aperis topologio, kiun oni nomas reghino de la moderna matematiko.
S-ro Chen kondukis lin sur la vojon de topologio. Wu laboris che
Chen pli ol unu jaron kaj lia talento forte mirigis Chen.
En
1946 Wu veturis al Francio por studado. Post du jaroj li farighis
doktoro de la shtata scienco de Francio. Francio estas centro de
topologio kaj en tia medio Wu iom post iom levis sian matematikan
nivelon. En 1950 li publikigis karakteristikajn klasojn kaj formulojn
de Wu, dank' al kiuj li simpligis kaj faciligis la nociojn de karakteristikaj
klasoj de topologio kaj donis klarajn interrilatojn kaj formulojn
inter la karakteristikaj klasoj. Wu malfermis novan kampon al topologio,
kion oni nomas "tertremo de topologio". En 1951 Wu revenis
la patrion kaj daurigis la studon pri topologio. Post nelonge li
malkovris enfiksajn klasojn.
Pro
lia grava sukceso en topologio, en 1965 li ricevis la unuagradan
premion en la Unua Premiado de la Shtataj Naturaj Sciencoj de Chinio.
En 1957 li estis elektita kiel membro de la China Akademio de Sciencoj,
kiam li aghis 38 jarojn, kaj per tio li farighis la plej juna membro
de la akademio. En 1958 li faris prelegon pri enfiksaj klasoj en
la monda matematikista konferenco.
Hodiau
topologio restas unu el la chefaj partoj de matematiko kaj estas
vaste aplikata. La atingoj de Wu estas profunde influaj kaj vekis
multan esploradon. Edifite de liaj fruktoj, multaj sciencistoj komencis
sian esploradon sur la bazo de liaj atingoj.
Malfermi
novan kampon de matematika mekanikigo
Matematika mekanikigo faris la duan mejloshtonon en la matematika
vivo de Wu.
En
la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento Wu konis komputilon en radiofabriko
de Pekino kaj eksciis ghian grandan kapablon. Li opiniis, ke komputilo
estas eksterordinara kaj naskighis en li la ideo pri matematika
mekanikigo.
En
1974 Wu komencis studi historion de la antikva china matematiko.
Li havis gravan malkovron en la studo, t.e. la antikva china aritmetiko
estas enpenetrita de matematika mekanikigo, kio tute konformas al
la teorio de moderna komputeriko. Li ja ekvolis kombini la du aferojn
por solvi iujn matematikajn problemojn. Li elektis teoremon de elementa
geometrio kiel pruvon. Post peniga laboro finfine sukcesis la komputila
pruvado.
En
1984 juna china matematikisto Zhou Xianqing veturis al Usono por
matematika simpozio. Li prezentis al la simpozio disertajhon "Pruvi
geometriajn teoremojn per Metodo de Wu". Li faris operacion
per komputilo. En 10 minutoj li pruvis centojn da geometriaj teoremoj,
kio faris sensacion.
Per
la metodo de Wu oni povas pruvi geometriajn teoremojn per komputilo
anstatau homa cerbo, tial la komplika kaj ech neebla kalkulado farighis
simpla kaj facila. Uzi tiun metodon en diversaj sciencaj kaj teknikaj
kampoj povas evidente levi la laborefikon.
Nun
la pli-ol-80-jara Wu daure esploras matematikan mekanikigon, sin
dedichante al utiligo de tiu metodo.
Gvidate
kaj influate de li aperis en Chinio grupo da esploristoj pri matematika
mekanikigo. Internacie oni nomas ilin skolo de Wu.
Nun
la metodo de Wu estas sukcese aplikata en la altteknologia kampo.
Dank' al tiu metodo la efiko de transsenda vid-telefonado multe
levighis kompare kun la tradicia; dum la nov-generacia cifer-regata
ilmashino estos pli delikata, sprita kaj tauga por fari komplikajn
kurbajn facojn. Oni nomas ilin "21a-jarcenta ilmashino".
Fakuloj de la Pekina Politeknika Universitato uzis la metodon en
projektado de nova mashino kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.
S-ro
Wu diris, ke matematika mekanikigo nun ankorau estas en komenca
periodo kaj ghia esplorado estas nur en algebro, geometrio, diferenciala
geometrio. Kaj disvastigi la sferon de matematika mekanikigo estos
problemo studinda en longa tempo.
|