La
1-an de marto, 2001, en Shanhajo estis komencita konstruado de la unua
china modela vojo por magnet-suspensiaj trajnoj.
La
vojo kun totala investo de 8.9 miliardoj da juanoj longas 30 km.
Lau la projekto la plej granda rapideco estas 430 km/h. Kaj la trajno
bezonas 8 minutojn por atingi la finon de la vojo. La 9 vagonoj
povas porti 959 homojn. Chiuhore oni startigos 12 trajnojn. Se chiutage
la vojo funkcios 18 horojn, do chiujare la magnet-suspensiaj trajnoj
transportos 150 milionojn da pasagheroj.
La
nomita trajno estas nova trafikilo kun alta teknologio kaj fulma
rapideco. Ghi estas nomata tera flug-aparato. Ghia rapideco povas
superi 500 km/h. Ghi, la plej rapida surtera pasaghera trafikilo,
estas forta ankau en grimpo de deklivoj kaj utila al mediprotektado.
La energia konsumado de chiu sidloko estas nur triono de tiu de
aviadilo kaj 70% de tiu de auto. Ghia kurado estas komforta, sekura
kaj preskau senbrua, ne konsumas dizelon, malmulte kauzas polucion.
Nun
nur Germanio kaj Japanio povas fari tiajn trajnojn.
|