Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 


Chinio lanchis kosmoshipon Shenzhou-3

    Vespere de la 25-a de marto la senhoma kosmoshipo Shenzhou-3 farita de Chinio estis lanchita en la satelit-lanchejo de Jiuquan kaj sukcese eniris en la difinitan orbiton.

    Respondeculo de la inghenierio de homportata kosmoshipo de Chinio diris: "Tiu chi kosmoshipo ne portis kosmonauton kaj krom tio chiuj ghiaj teknikaj normoj estas samaj kiel tiuj de la homporta. Ghia sukcesa lanchigho markis, ke la kosmonautiko de Chinio atingis gravan progreson kaj metis solidan bazon por porti chinan kosmonauton en la spacon.

    La kosmoshipo estis lanchita per la transporta raketo Changzheng II F kun ligaj akceliloj. Nun ghia flugado estas tute normala.

    En la spaco ghi rondiras super la tero kelkajn tagojn por fari serion da sciencaj eksperimentoj. Post tio ghia reenira kajuto reflugos al la terglobo, dum ghia orbita kajuto daure flugos en la spaco ghis ghi plenumos la difinitan taskon pri sciencaj eksperimentoj.