Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 


Kosmoshipo Shenzhou-2 de Chinio lanchita
    Je la unua horo de la 10-a de januaro 2001, en la satelita lanchejo Jiuquan en okcidenta Chinio, sukcese lanchighis la senhoma Kosmoshipo Shenzhou-2, farita de Chinio mem, kaj 10 minutojn poste la kosmoshipo eniris en la difinitan orbiton. Tio estas la dua simila lancho de kosmoshipo.Tio markas ankau, ke la china spaconautiko rikoltis gravan progreson.

    Chinio jam lanchis pli ol 40 diverstipajn satelitojn kaj nun ghi estas la 5-a lando, kiu posedas la teknikon lanchi satelitojn, la 4-a, kiu povas lanchi raketon kun pluraj satelitoj, la 3-a, kiu povas lanchi komercajn satelitojn, kaj la 3-a, kiu sukcese kaptis la revenigeblajn satelitojn. Nun 75% de la loghantoj de nia terglobo povas ghui la servon donitan de chinaj telekomunikaj satelitoj.

    Chinio lanchis sian unuan eksperimentan kosmoshipon, t.e. Shenzhou-1, la 20-an de novembro 1999, kaj lau plano ghi lanchos plurajn similajn kosmoshipojn kaj post tio kosmoshipon portantan homon. Kompare kun Shenzhou-1, la nuna havas pli grandan spaconavigacian strukturon kun nova teknologio, dum ghia teknologia stato estas fundamente sama kiel tiu de la homportaj kosmoshipoj. Ghi revenos al la tero post kelkaj tagoj. Dume ghi faros eksperimentadon de spacovivologio, aeraj materialoj, spacaj astronomio, fiziko, mikrogravitologio k.a.

    La kosmoshipo Shenzhou-2 estis lanchita per raketo Changzheng-2o 2 F.

    La kosmoshipo-lanchejo en Jiuquan estis konstruita de Chinio en 1995-2000. Ghi estas novtipa kaj destinita por lanchi ne nur kosmoshipojn sed ankau satelitojn. La kosmoshipo Shenzhou-1 estis lanchita ankau en Jiuquan.

    La kosmoshipo Shenzhou-2 jam rondiris 60 cirklojn chirkau nia terglobo ghis la l3-a de januaro. Oni faris diversajn sciencajn eksperimentojn, nun ghiaj rondiro estas bona kaj sciencaj eksperimentoj sukcesaj.

    Oni diris, ke Chinio faros plurajn provojn antau ol lanchi la kosmoshipon portantan homojn. Nun chinaj kosmonautoj estas en trejnado.