Post
nelonge Chinio lanchos la trian senhoman kosmoshipon kaj espereble
la unua kunhoma kosmoshipo levighos en la venonta jaro. Tion informis
Hu Shixiang, vicchefkomandanto de la kunhoma kosmonautika inghenierio
de Chinio, intervjuate dum la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola
Kongreso de Chinio.
Hu
Shixiang diris, ke la tria kosmoshipo estos multe pli bona ol la
unuaj. Por garantii la sekurecon de kosmonauto, chinaj sciencistoj
multe penis por apliki novajn teknologiojn rilate surterajn superregadon
kaj ekzamenon kaj sekuran savighon.
Rilate
la daton de la lancho, Hu Shixiang diris, ke la china registaro
tre zorgis tion kaj multe subtenis la preparadon finance. Chiuj
preparaj aferoj estas en bona ordo kaj la lancho okazos plej frue
en la venonta jaro. Sed la preciza dato ne estas difinebla.
|