Ghis
la 27-a de marto la senhoma kosmoshipo Shenzhou-3 jam 30-foje rondflugis
chirkau la terglobo. Nun ghia flugado estas normala kaj la scienca
eksperimento glata.
Post
kiam la kosmoshipo eniris en la difinitan orbiton, la centro de
spaconaviga komando en Pekino ghustatempe donis al la shipo serion
da instrukcioj, tiel ke la shipo glate disvolvis sian sunenergian
veltabulon kaj reguligis sian flugan manieron. Kiam la shipo faris
5an rondiron chirkau la terglobo, oni ekfunkciigis la orbit-shanghan
motoron de la shipo, tiel ke la shipo sukcese eniris en la rondan
orbiton el la ovala.
Dum
sia rondirado la kosmoshipo faros diversajn sciencajn eksperimentojn,
inkl. de spaca biomedia eksperimento, kontrolado de alta atmosfero
k.a. Kaj nur post tio ghi reflugos al la terglobo.
|