Lastatempe
la China Shtata Spaca-robota Esplora Instituto ellaboris spacan
roboton de la 3-a generacio. Kosmonautoj povas manipuli ghin por
forigi dangherajn objektojn kaj rubon de la spaco. Tio estas granda
pasho de la china spaca plano.
La
roboto konsistas el 9 artikoj kaj 14 telesensiloj. Ghi povas balancighi,
fleksighi kaj rampi. En la spaco sub la regado de kosmonautoj ghi
povas iri, fari kontrolon kaj transportadon, shanghi mashinpecojn,
enigas kaj eligas shtopilojn, forpreni rubon kaj ripari sateliton.
La
esplorado de la china spaca roboto komencighis en la lasta periodo
de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la komenco de la 90-aj
jaroj naskighis la unuageneracia spaca roboto kun unu brako instalita
sur fiksita bazo. Kaj la nova roboto havas kapablon libere flosi.
Nun Chinio intencas fari alian roboton por esplori la lunon.
|