Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Chinaj, usonaj kaj koreaj sciencistoj
por dighita travidebla homo

    Antau nelonge sciencistoj de Chinio, Usono kaj Korea Respubliko kune subskribis internacian kunlaboran planon "Interkonsento de Chinio, Usono kaj Korea Respubliko pri kuna esplorado pri dighita travidebla homo". Koncernaj respondeculoj de la china Ministerio de Sciencoj kaj Teknikoj kaj Natur-scienca Fonduso diris, ke tiu interkonsento havas strategian signifon por akceli esploradon de Chinio pri dighita travidebla homo kaj difini ghian pozicion sur tiu kampo.

    Esplorado pri dighita travidebla homo estas nova fronta fako koncernanta novan informadikon kaj medicinon. Per ghi oni povas enmeti en la komputilon la donitajhojn de la sekcoj de diversaj korpopartoj de multe da homoj por fondi tridimensian strukturon de la homa korpo kaj establi eksperimentan platformon por esplorado pri morfologia informadiko de la homaj figuroj kaj doni realan modelon por esplori la homajn korpojn, kio havas gravan signifon por la socia praktiko. Dank' al la dighita travidebla humo oni povas levi la precizecon de la homa strukturo kaj liveri referencajn donitajhojn por diagnozo, farmacio kaj operacio. Krom tio ghi povas esti uzata ankau en aviado, sportoj, automobila industrio, arkitekturo, mashin-fabrikado, filmado kaj aliaj fakoj, rilataj la strukturon de la homa korpo.

    Nun nur tri landoj de la mondo posedas tiun teknologion. Usona profesoro plenumis en 1994 la dighitaron de la travidebla homa korpo, la unuan en la mondo; korea doktoro akiris la similan dighitaron en 2001 kaj post 3-jara penado china profesoro atingis la saman rezulton en 2002.