Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


10 gravaj scienc-teknikaj atingoj de Chinio en 2002

    Antau kelkaj tagoj 568 membroj de la China Akademio de Sciencoj kaj la China Inghenieria Akademio kune elektis 10 gravajn scienc-teknikajn atingojn de Chinio. Ili estas jenaj:

    1. Chinaj sciencistoj la unuaj desegnis la precizan bildon de riz-genaro kaj plenumis precizan mezuradon de la riz-kromosomo n-ro 4 kaj per tio faris gravan kontribuon por malkovri la misteron de genetiko de rizo.

    2. La kosmoshipoj Shenzhou-3 kaj 4 estis sukcese lanchitaj. La 25-an de marto la kosmoshipo Shenzhou-3 sukcese lanchighis kaj la 30-an de decembro ankau Shenzhou-4. Tio provis la plenan sistemon de la homoporta spaconavigacio de Chinio.

    3. Chinio trovis mondnivelan gaskampon. La 22-an de majo la Scienc-teknika Ministerio de Chinio kaj la China Limigita Akci-kompanio de Petrolo kaj Natura Gaso deklaris, ke post 2-jara prospektorado oni trovis grandan gaskampon en Yih Ju Meng de Interna Mongolio, norda Chinio. La rezervokvanto de ghia natura gaso estas 602.527 miliardoj da kubmetroj.

    4. Yangzi-rivero estis sukcese digita che siaj Tri Gorghoj la 6-an de novembro kaj la barita akvo ekfluis tra la defluiga truo.

    5. La triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese farita. La 7-an de februaro tiu grava scienc-teknika projekto trapasis ekzamenon de fakuloj.

    6. Estis sukcese farita CPU-Longxin-1, kiu havas 4 milionojn da transistoroj. Tio markis, ke Chinio jam posedas la teknologion de moderna CPU.

    7. La Agronomia Akademio de Zhejiang-provinco elkulturis novan varion de kolzo. Per nova geno-tekniko la akademio kreis teknologion reguligi kaj levi la oleokvanton de la kolzo.

    8. Estis sukcese farita giganta laser-aparato Shenguang-2. En la dauro de miliardono da sekundo ghi povas doni elektropovon kelkoble pli grandan ol la totala kvanto de la tutmonda elektra reto kaj kauzi nukleran fuzion.

    9. Sciencistoj de la medicina sekcio de la Pekina Universitato unuapashe malkovris la enigmon de kadukigho de la homaj cheloj kaj trovis, ke la chefa kauzo regi kakdukighon de la homaj cheloj estas geno P-16.

    10. La Grupo Legend faris komputeron, kiu povas kalkuli 1027 miliardojn da fojoj en sekundo. Ghi estas supera komputero kun kerna teknologio de china proprieto de intelekto.