Mi
ankau havas intereson pri la kosmoesplora programo kaj volas scii,
chu oni parolos pri ghia pluiro. Precipe, chu oni decidos, ke baldau
flugos iu "tajkonauto".
------------------------------------------------------------------Donald
J. Harlow (Usono)
Kiel
grava marko de la monda civilizacio kaj unu el la gravaj fruktoj
de la progreso de la modernaj sciencoj kaj tekniko, kosmonautiko
malfermis al la homaro kanalon por koni, utiligi kaj ekspluati la
kosmon. Same kiel la naturaj richfontoj kaj movoforto, la kosmonautika
forto farighis tipa marko por la sinteza forto kaj ekonomia nivelo
de grandaj landoj de la mondo.
En
1961 sovetunia kosmonauto Gagarin la unua faris kosmovojaghon en
la kosmoshipo "Dongfang-1". Tiam prezidanto Mao Zedong
diris: "Kiel Chinio povas esti kalkulata potenca lando? Ni
ech terpomon ne povas sendi en la kosmon."
Chinio startis
che "8 kilometroj"
En la 19-a de februaro
de 1960 Chinio lanchis sian unuan raketon kun likva brulajho. La
raketo flugis en alto de 8 klometroj. Tamen la lancho estis sukcesa
kaj trahakis vojon por la lancho de sputniko.
En
marto de 2002 Chinio lanchis kosmoshipon Shenzhou-3. Ghi flugis
unu semajnon kaj ghia kajuto revenis al la terglobo lau la projekto,
dum la orbita kajuto daurigis sian flugon fidele plenumante diversajn
taskojn de esplorado kaj sendante al la terglobo altkvalitajn datumojn.
La orbita kajuto flugis 180 tagojn rondirante 2821 fojojn chirkau
la terglobo. En la 5-a de januaro de 2003 la kosmoshipo Shenzhou-4
sukcesis reveni al la terglobo. Tio montris al la mondo, ke Chinio
havas la kapablon fari homan kosmovojaghon.
Ghis
nun Chinio jam sukcese produktis 12 specojn da transprotaj raketoj
Changzheng taugaj por alta, meza kaj malalta orbitoj. Chinio faris
69 lanchojn de raketoj kaj sendis pli ol 70 diverstipajn sputnikojn
kaj 4 senhomajn kosmoshipojn Shenzhou en la orbitojn.
Ekde
oktobro de 1996 Chinio sukcese lanchis 25 fojojn transportajn raketojn
Changzheng. Raketoj de nova tipo multe grandigis la pezon che la
lancho kaj la pezo de la revenigitaj kajutoj de la kosmoshipoj Shenzhou-2,
3 kaj 4 superis la pezon de chiuj sputnikoj.
Kunhoma
kosmovojagho
Kosmonautiko
estas la plej komplika moderna tekniko kaj fari kosmoshipon estas
la shlosila punkto en kosmonautiko. Fakte kosmoshipoj Shenzhou-3
kaj 4 estas eksperimentaj kosmoshipoj por homa kosmovojagho. Sukcesa
revenigo de kosmoshipo Shenzhou-4 startigis praktikadon de homa
kosmovojagho de Chinio.
200-500
kilometrojn super la surfaco de la terglobo estas vakuo kaj la temperaturo
superas 1000 oC. Por vojaghi en kosmo, oni nepre devas instali en
kosmoshipo sistemon de media superrego kaj garantio de vivo de la
kosmonautoj. La sistemo devas liveri sufiche da oksigeno, manghajho,
akvo k.a., superregi aerpremon, temperaturon kaj humidecon kaj forigi
karbonan dioksidon kaj aliajn eluzitajhojn. Antau homa kosmovojagho,
Sovetunio kaj Usono faris eksperimentan kosmovojaghon kun primato.
Sovetunio lanchis sputnikon kunportantan hundeton, kaj post unu
semajno ghi mortis pro manko de oksigeno. Poste Sovetunio lanchis
7-foje eksperimentan kunhoman kosmonautikan aparaton kun hundo au
rato kaj 3 el ili estis sukcesaj. Usono eksperimentis per simio
kaj orangutango. Sed oni ankorau ne povis solvi multajn malfacilajn
inghenieriajn kaj teknikajn problemojn per besta eksperimento.
Chinio
eksperimentis ne per bestoj, sed per simula sharghita ekipajho.
La ekipajho faras per fizik-kemia metodo simuladon de metabolo de
oksigenkonsumo kaj varmestigo por liveri kaj ekspertizi metabolan
sharghon de medisuperrega kaj vivgarantia sistemo. Tia ekipajho
estas nemultekosta, sed tre scienca. Specialistoj de kosmoshipo
Shenzhou-3 konigis, ke la simula sharghita sistemo konsistas el
simula aparato de homa metabolo, simula fiziologia signala ekipajho
kaj falsa homo simila al kosmonauto rilate korpan formon, strukturon,
kvaliton k.s. Ghi povas simuli fiziologiajn referencajn datumojn
de kosmonautoj rilate pulson, korbaton, spiron, manghon kaj ekskrementadon,
kaj estas kontrolata de komanda centro sur la terglobo. La simula
aparato de metabolo simulas rapidecon de oksigenkonsumo, kvanton
de konsumata oksigeno kaj varmestigon, konsumas oksigenon en la
kajuto kiel vera homo kaj radias varmon en la kajuto, ghustatempe
superregas la aerpremon kaj temperaturon je la stato permesata de
medicino pere de medisuperrega kaj vivgarantia sistemo. La simula
fiziologia signala aparato sendas al la terglobo la registritajn
fiziologiajn signalojn de kardiogramo kaj spirado, por detekti la
fidindecon de la ekipajho de medicina kontrolo en la kajuto.
Eksperimente
detekti simulan homportan kosmovojaghon per simula falsa homo estas
unuafoje en Chinio, kaj ankau en la mondo. Tial ghi vekis atenton
en- kaj eksterlande. Tiun eksperimenton Chinio komencis en la unuaj
90-aj jaroj de la 20-a jarcento. La eksperimento montris, ke la
fiziologiaj signaloj kaj metabolaj indikoj liveritaj de la simula
sharghita sistemo estas normalaj kaj pruvis, ke la medisuperrega
kaj vivgarantia sistemo en la kajuto rekte koncernanta homan kosmovojaghon
tute konformas al la medicinaj postuloj de homa kosmovojagho.
Baldau debutos
china kosmonauto
La
trejnataj kosmonautoj de Chinio devenis de pilotoj kun richa sperto,
kiuj flugis almenau 1000 horojn. Ili havas bonan korpokvaliton.
Ili altas chirkau 170 cm. kaj pezas 65 kg. Tio estas ordinara korpotipo
de chinoj. Lau tiu normo oni havos pli da ebleco en elektado kaj
aliflanke malgranda korpo ne okupas tro da spaco en la kosmoshipo.
Chiu gramo da efika shargho multe malfaciligas startigon de raketo
kaj multe kostas. Kaj krome spino de nealta homo estas pli eltenema
kontrau skuo.
Oficistoj
de kosmonautika plano konigis, ke tiuj estontaj kosmonautoj havas
altan edukitecon en matematiko, fiziko, inghenierio, biologio k.a.
Ili nepre devas trapasi "teknikajn provojn" en specialaj
ekipajhoj, ekzemple turnosegho kun 24 turnighoj en minuto por ekzameni
eltenemon kontrau skuo kaj vertigho, elektra balancilo kun balanca
sektoro de 15 metroj por detekti eventualajn kosmajn malsanojn en
orbito. Chiutage ili trejnighas 10 horojn pri astronomio, geografio,
medicino kaj strukturoj de raketo kaj kosmonautika aparato. Krome
ili estas rigore trejnataj pri kosmonautika medio kaj simula kosmovojagho.
Sukcesinte en speciala ekzameno, ili povos plenumi la taskon de
kosmovojagho.
|