En
januaro de 2003 senhoma kosmoshipo Shenzhou-4 de Chinio sukcesis
reveni al la terglobo. Tio ebligas al chinoj fari homan kosmovojaghon.
Koncernaj specialistoj konigas la vivon de kosmonautoj en la kosmo.
Mangho en
la kosmo
Por
ne okupi spacon en kosmoshipo kaj laueble malpezigi la shipon che
lancho, la manghajhoj por la kosmonautoj nepre devas esti malpezaj,
malgrandaj, tamen nutrorichaj kaj ne enhavantaj fechon, ekzemple
osto, shelo, kerno k.s. Dum kosmovojagho kosmonautoj perdos ostokalcion
kaj suferos de muskola atrofio kaj reduktigho de rughaj sangocheloj.
Pro tio oni devas liveri manghajhojn tute konformajn al la bezono
de la kosmonautoj, ekzemple oni devas enmeti en la manghajhojn sufiche
da proteino kaj kalcio kaj konvenan kvanton da kalcio, fosforo kaj
vitamino D. En la unua periodo de kosmovojagho la manghajho ne devas
enhavi tro da graso por eviti malsanon pro la movado en kosmo, kaj
oni devas garantii la liveron de kalio kaj malmultigi natron en
manghajho por eviti malordon de la funkcio de la kardiovaskula sistemo.
En
kosmovojagho la chinaj kosmonautoj manghos lau la china gastronomio.
Post mangho ili havos tason da verda teo farita en speciala metodo.
Oni
liveras manghajhojn al la kosmonautoj en du manieroj: Unu estas
kunporti surterajn manghajhojn en la kosmon, kaj la alia estas prilabori
el krudaj materialoj en la kosmo. Sed lancho de homporta kosmoshipo
estas multekosta, chirkau dek mil usonajn dolarojn por kilogramo,
kaj chiu kosmonauto konsumas chiutage 1.5 kilogramojn da manghajhoj.
Tial Usono kaj Rusio alprenas la unuan metodon.
La
manghajhoj por kosmonautoj estas oblongaj, bulaj kaj kubaj, el viando,
fisho kaj kuko. Ili estas tegitaj per manghebla membrano, kaj unu
peco por unu bushpreno. Ili estas facile preneblaj, puraj kaj sen
defalajhoj, por ke la defalintaj pecetoj ne shvebu en la kajuto.
Antaue la usonaj kaj rusaj kosmonautoj suchis likvajn au duonsolidajn
manghajhojn el tubetoj similaj al dentopasta tubo. Poste, dank'
al progreso de novaj materialoj kaj nova teknologio de pakumado,
la kosmonautoj povas manghi preskau same kiel sur la tero. Ili povas
meti la manghajhojn en pleton kaj preni ilin per manghilaro sama
al la ordinara kiel hejme.
En kaj ekster
kosmoshipo
Lau
funkcio la vestoj de kosmonautoj havas du specojn: Unu por enkajutaj
aktivecoj kaj la alia por eksterkajutaj.
Se
tralikighos kajuto de kosmoshipo kaj malaltighos la atmosfera premo,
la kosmonautoj tuj vestos sin per enkajuta vesto kaj ligos sin kun
la livera sistemo de oksigeno kaj aero, kaj en la vesto tuj estos
normala atmosfera premo kaj aero, kaj la temperaturo kaj telekomunikado
estos garantiataj, por ke la kosmonautoj povu sekure reveni al la
terglobo okaze de perturbo de kosmoshipo. Kiam kosmoshipo levighas
au mallevighas, la kosmonautoj surmetas tian veston por protekti
sin kontrau eventuala perturbo. Ili ne portas tiun veston dum la
normala vojagho en la orbito.
La
enkajuta vesto de Chinio konsistas el tri partoj: unu estas farita
el materialo povanta elteni altan temperaturon, alia el tiu malebliganta
forkuron de aero enpremita en la veston kaj la tria el tiu ligita
al la randoj de la subvestoj per multaj tubetoj forkondukantaj varmon
estigitan pro metabolo en la korpo de la kosmonautoj.
Ili
portas specialajn kaskon, gantojn kaj botojn. La kasko izolas de
bruo, varmo kaj tushego. Krome ghi estas skuosorba kaj malpeza.
Por eviti koagulighon de vaporo de spirado kaj koagulighon de akvo
en malalta temperaturo sur la rigarda fenestro de la kasko, specialistoj
projektis specialan aerfluon au tegas la fenestron per speciala
shmirajho. La gantoj estas adaptitaj al la vesto, ke aerizite, ili
ankorau estas tre oportunaj kaj varmtenaj en manipulado kaj movigho
de kosmonautoj.
Eksterkajuta
vesto estas pli komplika. Ghi estas garantia kaj subtena sistemo
por la kosmonautoj en ilia eksterkajuta restado. Ghi povas esti
rigardata plej malgranda homporta kosmoshipo. La eksterkajuta vesto
pezas chirkau 120 kilogramojn. En tiu vesto kosmonauto povas resti
8 horojn ekster la kosmoshipo. Nuntempe por fari tian veston oni
bezonas 10 milionojn da usonaj dolaroj.
Maniero
de dormado
En
la stato de pezoperdo, la korpo de kosmonauto nature kurbighas kiel
arko. Specialistoj kredas, ke dormo en pozo de arko estas pli komforta
ol en pozo de rekta korpo. Dum kosmovojagho dormosako estas ligita
al la muro de la kajuto kaj la kosmonautoj sentas komfortecon saman
en lito. En la stato de pezoperdo oni ne distingas supron kaj malsupron
kaj povas dormi tute egale, chu starante au kushante.
Kosmonautoj
bezonas banon dum la kosmovojagho. En la kosmostacio de eks-Sovetunio
estas banejo. Antau bano la kosmonautoj devas shtopi la orelojn
kaj surmeti okulshirmilojn kiel skafandristo. Kiam chio estas preta,
ili malfermas la kranon kaj maldika fluo shprucas sur ilian korpon
formante akvan membranon kun sennombraj veziketoj. Ili devas sorbi
la akvon per mantuko au akvosorba broso. En stato de pezoperdo akvo
ne elfluas kaj akvo elfluas nur kiam la akvujo estas aerpremita.
|