Lastatempe
inaugurighis en Vieno la China Kosmonautika Ekspozicio organizita
de la China Kosmonautika Buroo kaj rilata organizo de UN.
En
la inauguro Zhang Yan, konstanta china delegito kaj ambasadoro al
organizo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, konigis
la sukcesojn de Chinio en kosmonautika esploro en la pasintaj 40
jaroj. Li diris, ke la china kosmonautiko faris grandan kontribuon
al la ekonomio, socio kaj sciencoj de Chinio kaj la lasta jam komencis
esploron pri homporta kosmovojagho. La lancho kaj revenigo de la
kosmoshipo Shenzhou-4 montras grandan sukceson de la china kosmonautiko.
Li
diris, ke kiel membro de kosmonautika organizo de UN li chiam subtenas
kunlaboron inter UN kaj diversaj landoj pri paca utiligo de la kosmo.
Chinio jam subskribis interkonsentojn kun la Europa Kosmonautika
Buroo en 2001 kaj kun Brazilo en 2002.
La
ekspozicio prezentas modelojn de transportaj raketoj Changzheng,
meteologia satelito kaj la kosmoshipo Shenzhou-1 kaj kosmonautikan
projekton de Chinio.
|