Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Jin Yilian gajnis la plej altan
shtatan scienc-teknikan premion

    Lastatempe okazis en Pekino la ceremonio por anonci la plej altan shtatan scienc-teknikan premion de Chinio. La premion gajnis Jin Yilian, membro de la China Inghenieria Akademio kaj prezidanto de la Shtata Esplora Centro por Paralel-komputila Tekniko.

    La premio, starigita en 2000, per autoritateco kaj rekompenco je 5 milionoj da juanoj (1 usona dolaro egalas 8.3 juanojn) altiris atenton de diversaj rondoj. Antaue Wu Wenjun, Yuan Longping, Wang Xuan kaj Huang Kun gajnis la premion.

    Jin Yilian estas unu el la pioniroj de la komputila kariero de Chinio. Li gvidis plenumi projektadon kaj faradon de grandegaj komputiloj. Li kontribuis al la komputila afero, precipe tiu de grandegaj komputiloj de Chinio.