Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


China projekto de luno-esploro lanchota

    Lastatempe la Shtata Kosmonautika Buroo de Chinio anoncis, ke en 2003 oni profunde argumentos pri la china projekto de luno-esploro.

    La estro de la buroo diris, ke la luno-esploro havas 3 periodojn: chirkauflugado, surlunigho kaj reveno. La unua periodo celas akiri sterean bildon de la luno, analizi utiligeblajn elementojn kaj substancojn surface de la luno kaj esplori ghiajn grund-dikecon kaj medion.

    Chinio havas siajn avantaghojn de transporta raketo, sharghsatelito kaj esplorsistemo, tamen bezonas solvi teknikajn problemojn ekz. fuzajho kaj kunigho de surterigha kajuto kaj spaca kajuto dum revenado. Nun la buroo plu laboras por argumenti pri la luno-esploro kaj aranghas rilatajn laborojn.