La
homaro chiam klopodas serchi la originon de la universo. Kun progreso
de sciencoj kaj teknikoj, la homaro pli multe kaj profunde konas
la universon. Tamen la naskigho de la universo restas nekonata.
La serchado de antimaterio estas avangarda eksperimento por esplori
la universon.
TROVO DE ANTIKORPUSKLO
La nuna esploro
montras, ke la universo formighis pro eksplodego antau 15 miliardoj
da jaroj. Tion subtenas multaj astronomiaj observoj kaj astrofizikaj
eksperimentoj. Lau teorio de korpuskla fiziko, la eksplodego devas
doni egalajn kvantojn da materio kaj antimaterio. En 1932 sciencisto
C. D. Anderson trovis pozitivan elektronon (antikorpusklo). Tio
pruvis la teorion de P. A. M. Dirac. En 1955 oni produktis antiprotonon.
En 1979 sciencistoj akiris 28 antiprotonojn per provbalono alta
kiel 60-etagha domo. En 1996 la Europa Konsilio de Nuklea Esplorado
produktis 9 antihidrogenatomojn, kio vekis grandan atenton de sciencistoj.
Pri
ekzisto de antimaterio, inter la sciencistoj estas malsamaj opinioj.
Teorie, duono de la universo estas antimaterio. Sed kial la homoj
ankorau ne vidis ghin? Char oni esploris la universon per optika
metodo, kiu ne kapablas distingi inter materio kaj antimaterio.
Por esplori la antimaterion en la universo, sciencistoj bezonas
magnetan spektrokomputilon. AMS (Alfa Magneta Spektrokomputilo)
produktighis ghuste por tio.
PROJEKTO DE TING
CHAO-CHUNG
Inter
la serchantoj de antimaterio elstaras Ting Chao-chung, Nobel-premiito,
chin-devena profesoro de Usono. Li gvidas projekton serchi antimaterion
en la spaco. Li diris: "Ni esploras tion, kio estas nekonata de
la homaro. Ghi estas devo de sciencistoj, kiuj faras eksperimentojn."
Lia projekto estas sendi al la spaco magnetan spektrokomputilon
kun akra sensiveco, kiu registros la devion de objekto kun elektra
shargho trapasanta la magnetan kampon. La projekton partoprenas
multaj landoj, inkluzive de Chinio.
ChINOJ KAJ AMS
En
serchado de kunlaboranto, kiu kapablas produkti konstantan magneton,
prof. Ting Chao-chung informighis en 1994, ke la Elektroteknika
Instituto de la China Akademio de Sciencoj estas forta en terorio
kaj praktiko pri konstanta magneto. Ting tre kontentis pri la propono
el Chinio -- produkti magneton el neodimo, fero kaj boro. Tia magneto
estas efika kaj ne bozonas elektron. Ghi solvos la problemon, kiu
dum multaj jaroj chagrenis la sciencistojn en farado de AMS. Ting
donis al chinaj sciencistoj la taskon produkti konstantan magneton.
La
magneto produktita de Chinio kun 1.2-metra diametro kaj 80-centimetra
alto pezas 2 tunojn. Lau ghiaj radiusoj trovighas 64 magnetaj pecoj,
tiel la magneta kampo koncentrighas en ghia centro kaj la magneta
liko estas tre malgranda. Tio estas tre grava por la projekto de
Ting. Lau kutimo, la usona instanco devas trifoje kontroli la instrumentojn,
kiujn oni bezonas en la spaca flugo. Tamen la magneto produktita
de Chinio estis akceptita nur post du kontroloj. Tio estas la unua
fojo en la historio.
EBLE FILOZOFIA GLOSO
La
2-an de junio 1998 usona spaconaveto kun AMS komencis la esploradon.
Jen Dauris 10 tagojn la flugo kun celo kontroli la funkcion de AMS
en la spaco. En la jaro 2002 AMS estos sendata al la Alfa Spaca
Stacio, kie iros eksperimento 3-5 jarojn. Krom antimaterio, AMS
serchos ankau kashan materion, kiu konsistigas 90% de la maso de
la tuta universo. Se ambau estos trovitaj, pli grandan ghojon ghuos
eble la filozofoj, char tio estos la plej tauga gloso por ili.
|