Trovi
idealan surogaton de osto estas celo de multaj sciencistoj de diversaj
landoj.
La
artefarita osto de memsolidighanta kalcia fosfato estas biologia
neorganika materialo. Ghi, sentoksa kaj senekscita blanka pulvoro,
tuj pastighas, miksighinte kun likvajho. Ghin oni povas modli lauvole.
Oni povas uzi ghin en la fakoj ostologia, ekstercerebra kaj dentologia
kaj plastia kirurgio, kiam oni devas plenigi la ostomankan lokon
de la homa korpo, kie oni ne bezonas elteni pezon au elteni nur
malgrandan pezon. Transplantite en la homan korpon, ghi firme gluighas
al la homa osto post nur 3-15 minutoj kaj komplete absorbighas de
la homa korpo post 6 monatoj kaj farighas nova osto.
Tiu
scienca frukto estis inventita de profesoro Liu Changsheng. Nun
pli ol 200 hospitaloj el 20 provincoj kaj municipoj de Chinio aplikas
ghin al 3000 kazoj. Chiuj kazoj estis sukcesaj.
La
Shanhaja Biologia Limigita Kompanio Ruibang estas la unua entrepreno,
kiu produktas tiun materialon. Nun ghia jara produktokvanto de la
memsolidighanta kalcia fosfato estas 1000 kilogramoj.
Lau
nekompleta statistiko, chiujare en Chinio 3 milionoj da homoj suferas
de ostomanko kaj ostodamagho, dum dek milionoj da homoj suferas
de nekompleteco de ostoj kaj 400 milionoj da homoj de manko de dentoj.
La memsolidighanta kalcia fosfato ja estas felicho por tiuj homoj.
|