Retrorigardante
la historion de la Olimpikoj, oni trovos, ke la Olimpika spirito progresis
kune kun la teknologia praktikado.
Antau
1912 en la Olimpikoj oni kalkulis la rapidecon de vetkuro per ordinara
klikhorlogho, sed en la 5-aj Olimpikoj en Stokholmo oni unuafoje
uzis elektronikan tempomezurilon kaj kameraon en la fino de la kurejoj,
dank' al kio multe levighis la ekzakteco de la kalkulado. Nun la
ekzakteco de mezuro de 100-metra kurado atingis centonon da sekundo.
En
la 11-aj Olimpikoj, 1936, Berlino, oni unuafoje efektivigis televizian
transsendon. De tiam sur la tuta terglobo oni povas ghui la ghisdatajn
konkursojn pere de avangarda televizio. Dank' al uzado de la interreto
la konkursoj de Olimpikoj farighis tute malfermaj kaj chiuj povas
tuj informighi pri la konkursoj, kvazau ili estus en la ludkampo.
En
la 17-aj Olimpikoj, 1960, en Romo, oni unuafoje ekzamenis sportistojn
de iuj disciplinoj por koni, chu ili prenis ekscitilon.
En
1a 18-aj Olimpikoj, 1964, en Tokio, oni unuafoje lanchis telekomunikan
sateliton kaj transsendis la sportkunvenon al la tuta mondo. Tiam
oni unuafoje uzis komputilon kaj elektronikan tempomezurilon por
helpi jughistojn en la laboro. La satelita transsendo multe favoris
la Olimpikojn finance kaj en la 24-aj Olimpikoj oni gajnis 300 milionojn
da usonaj dolaroj kontrau televizia transsendo.
En
la 20-aj Olimpikoj, 1972, en Munkeno, oni vaste uzis la progresan
teknologion pri automata regado, informa transsendo kaj aliaj. Pro
tio la Munkenaj Olimpikoj estis nomataj ankau teknologiaj olimpikoj
kaj ghuste en tiu chi sportkunveno fondighis scienca kunveno de
Olimpikoj.
En
la 21-aj Olimpikoj, 1976, en Montrealo, oni unuafoje per satelito
transportis la Olimpikan torchon de Grekio al la gastiganta lando.
En
la 25-aj Olimpikoj, 1992, en Barcelono, oni uzis chiopovan sportan
manipulan sistemon kontentigantan mezurojn de tempo, rapideco kaj
poentoj de chiuj sportoj.
En
la 26-aj Olimpikoj, 1996, en Atlanto, aperis organiza kaj administra
retsistemo de la konkursoj.
Ankau
en tradicia transporto de la olimpika torcho aplikighis nova teknologio.
En la Munkenaj Olimpikoj, 1972, sciencistoj ekuzis torchon el novaj
materialoj. La torcho pezis nur unu kilogramon. En la Sidnejaj Olimpikoj
oni faris marfundan torcho-transporton, kiun inventis inghenieroj
de Australio. La torcho lumas per sekura brulajho, kiu povas flami
ankau subakve. En tiuj Olimpikoj naghistoj unuafoje portis specialan
veston el sharka hauto, pro kiu la obstrukco malpliighis je 3%.
Adidas-kompanio faris alojajn shu-najlojn. Portante la shuojn kun
tiaj najloj, la kuristoj povas akiri bonan sukceson.
|