Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Ankau ventro havas memoron

    Oni chiam atribuas la malbonan memoron al la cerbo, tamen memoron havas ne cerbo ekskluzive. Oni povas memori ankau per alia organo. Germanaj sciencistoj opinias, ke multaj homaj sentoj kaj perceptoj devenas de ventro. Efektive, la homa memoro estas komponata de cerbo kaj ventro.

    La memora informokvanto de la homaj cerbaj nervoj estas 1011. Kvankam sciencistoj faris esploradon pri cerbaj nervoj jam antau longe, tamen hodiau ili konas ankorau tre malmulte pri ilia mekanismo. La nerva memoro estas duspeca: la longatempa kaj mallongatempa. La lasta memoro estas tenata nur kelke da minutoj, ekz. kiam oni audas telefonan numeron, li povas memori ghin mallongan tempon li notas ghin sur papero. Tia memorkvanto estas malgranda. La homoj sen aparta trejno povas memori nur 5-7 informojn por mallonga tempo. Kaj plie tia memoro estas nefidinda, char ajna distrigho forgesigas ghin. Se la informoj estas gravaj, ekscitaj kaj utilaj en la estonteco, oni do povas teni ilin en memoro longe ech dum la tuta vivo.

    Ankau en la homa ventro estas komplika nerva reto. Tiu dua cerbo estas nomata ankau ventra cerbo kun 100 miliardoj da nervaj cheloj, pli multe ol tiuj en la medolo. Sciencistoj opinias, ke oni povas koni homan penson per observo de homa ventro, alivorte, la homa decido estas farata en la ventro.

    Oni diris, ke 95% de la nervokonduktiva materio naskighas en la homa ventro. Tiu nerva sistemo povas subkonscie konservi la reakcion fare de la homa korpo al chiuj psikologiaj agoj kaj che bezono tiuj informoj povas transighi al la cerbo. Tio eble influas la racian decidon de la homoj.

    Fakuloj asertis, ke ankau tiu dua cerbo povas malsanighi. Pluraj sciencistoj atribuis la patogenan kauzon de fobio, deprimigho kaj iuj aliaj malsanoj al malbona funkcio de la homa ventro.