En
la pasintaj jaroj sciencistoj rimarkis, ke sur lafoj estas maldika
tavolo da organikajhoj. Usona sciencista grupo kolektis primitivajn
materialojn de chiu vulkano kaj post multjara esplorado venis al
la konkludo, ke organika tegajho de la lafoj naskighis el la fungformaj
nuboj super kratero che erupcio, tial la vulkanado antau miliardo
da jaroj eble kauzis naskighon de primitiva vivo.
Sciencistoj
diris, ke che erupcio la temperaturo de la gaso en la kratero estis
1200 gradoj C. Post kiam la gaso elighis el la kratero kaj eniris
en la fungformajn nubojn, ghia temperaturo falis al 150-300 gradoj
C, dume al la hidrogeno, karbona monoksido kaj magnetito okazis
drasta reakcio kaj naskighis simpla organika kemia komponajho. Kiam
tiuj komponajhoj falis sur iom post iom malvarmighantan lafon, formighis
maldikaj tavoloj da organikajhoj.
Antau
miliardoj da jaroj la oksigeno en la aero estis multe pli maldensa
ol hodiau kaj la temperaturo de la fungformaj nuboj el la kratero
estis pli varma je 200 gradoj C ol la nuna. Tiaj kondichoj estis
tre utilaj al la komplika kemia reakcio de la multspecaj objektoj
en la nuboj kaj komponado de organikaj polimeroj kaj amina acido.
Post kiam tiuj objektoj falis teren kaj post longega reakcio komponighis
molekuloj de la memkopiebla ribonukleata acido, kio ebligis naskighon
de primitivaj cheloj.
Kompreneble,
la primitivaj cheloj povas naskighi ankau tra aliaj kanaloj, sed
erupciado estas unu el ili.
|