Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Per moderna teknologio kontrau trosekeco

    En la unua duonjaro de 2001 multaj lokoj de Chinio estis atakita de serioza trosekeco. Por malstrechi la damaghon kauzitan de la trosekeco, la meteaj departementoj atente observis la veteron kaj kaptante favorajn shancojn, faris artefaritan pluvigon. Por tio oni jam 270-foje uzis aviadilojn, kiuj flugis entute 620 horojn, pafilegon kaj raketon, kio rikoltis ghojindan efikon.

    Respondeculo de la China Metea Buroo diris, ke en la homa imago artefaritan pluvigon povas fari nur feoj en mitoj, sed kun evoluo de sciencoj, sub certaj kondichoj oni povas realigi tiun celon pere de aviadilo, pafilego kaj raketo donante katalizilojn al apartaj nubaj tavoloj. Ghenerale oni povas ricevi pluvon je 10-30%.