Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Kurado utila al cheloj de la homa cerbo

    Usona sciencisto malkovris antau nelonge, ke kurado longigis ekziston de la cerbaj cheloj de kobajoj en laboratorio. Eble tio estos felicha ankau por la homoj, kiuj suferas dekadencon de la cerbaj cheloj.

    La usona sciencisto diris: "Esplorado montris, ke sportoj kaj precipe kurado povas prokrasti malsanighon, kiu detruas nervajn chelojn." Li diris, ke distanco de la kurado havas rilaton rekte kun kresko de la kvanto de cerbaj cheloj.

    Li faris eksperimenton per sanaj kobajoj kaj tiuj suferantaj de perturbo de sportoj kauze de kapilara dilatigho. La uzitaj kobajoj kuris sur speciala aparato. Post kelkaj semajnoj li trovis, ke en la cerbo de la malsanaj kobajoj ne trovighas novaj cheloj, sed iliaj cerbaj cheloj evidente plilongigis sian vivon.