1. Paroksismo
de kormalsanoj, kies morbokvanto chiam kreskis. Sole en 1999 ghi
forrabis la vivon de 7.4 milionoj da homoj.
2. Apopleksio,
kiu chiujare mortigas 5.1 milionojn da homoj.
3. Pulmito,
kiu chiujare mortigas kvinonon da beboj kaj fetoj kaj duonon da
aidesuloj.
4. Aideso,
kiu trafis 4.7 milionojn da homoj en la mondo. Ghi jam mortigis
1.83 milionojn da afrikanoj kaj 99 mil amerikanojn en 1999.
5. Bronkito
kaj pulma emfizemo. Oni mortas pro malsuficho de spirado, se la
homa pulmo perturbighas je 50-70%. Tiu malsano chiujare forrabas
la vivon de 2.3 milionoj da homoj.
6. Lakso,
kiu ofte mortigas infanetojn en disvolvighantaj landoj kaj precipe
tiujn de 6 monatoj ghis 3 jaroj. Chiujare ghi mortigas 2.2 milionojn
da homoj.
7. Morta
feto kaj morto de malpli-ol-unu-semajna feto, kiu okazas ofte
en la ekstreme malrichaj landoj. Tiuflanke mortas 2.2 milionoj
da homoj chiujare.
8. Tuberkulozo,
kiu denove atakas homojn ech en evoluintaj landoj. Chiujare ghi
mortigas 1.5 milionojn da homoj.
9. Pulma
kancero, kiu chiujare kauzas morton al 1.2 milionoj da homoj.
Pro kresko de fumantoj, eble la pulma kancero daure atakas la
homojn.
10. Trafika
akcidento, kies suferantoj konsistigas 16% de la mortintoj. Chiujare
pro trafika akcidento mortas 1.2 milionoj da homoj.